Meltingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chilchberg)
Meltingen
Blazono de Meltingen
Blazono de Meltingen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Geografia situo CH1903: 611493 / 248685 (mapo)47.3888888888897.5908333333333Koordinatoj: 47° 23′ N, 7° 35′ O; CH1903: 611493 / 248685 (mapo)
Nombro de loĝantoj 632
Areo 5,79 km²
Alteco 586 m super marnivelo
Poŝtkodo 4233
Komunumkodo 2620
Mapo de Meltingen
Mapo de Meltingen
Mapo de Meltingen
vdr

Meltingen estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 632 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Meltingen situas en la Soloturna Ĵuraso proksimume 20 kilometrojn norde de la urbo Bazelo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo la setlejoj Chilchberg, Rainacker, Güggelhof, Chapf kaj Hönig. La komunumo situas en valkaldrono, kiun senakviĝas la rojo Ibach, alfluanto de Birs. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas sur 1024 m s.m. sur la monto Hirnichopf. La komunuma teritorio etendiĝas sur areo de 5,79 km², de kiuj 54% estas kovritaj de arbaro, 40% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Meltingen limas en nordo al Fehren, en oriento al Zullwil, en sudoriento al Nunningen, en sudo al Beinwil, en okcidento al Erschwil, kaj en nordokcidento al Büsserach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Meltingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Laufen al Nunningen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Meltingen datiĝas el la jaro 1302 ja per la aktuala nomformo. Dum mezepoko Meltingen apartenis al la senjorujo Gilgenberg de la Baronoj de Ramstein. En la jaro 1527 la tuta havaĵo Gilgenberg fariĝis posedaĵo de la urboŝtato Soloturno, kiu kreis la voktejon Gilgenberg. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Meltingen formis parton de la helveta distrikto Büsserach. Per la mediacia akto de 1803 Meltingen fariĝis komunumo de la distrikto Thierstein. Dank al ĝiaj minerakvofontoj la vilaĝo ek de la 15-a jarcento estis konata kiel kuracloko. De 1928 ĝis 1988 la mineralkvo de Meltingen estis vendita sub la nomo Meltina.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]