Chris Pine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Chris Pine
Pine en 2018
Pine en 2018
Naskonomo Christopher Whitelaw Pine
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1980 (1980-08-26) (38-jara)
en Usono Kalifornio, Usono
Aktivaj jaroj 2003 ĝis nun
v  d  r
Information icon.svg

Chris Pine (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1980 en Los-Anĝeleso kiel Christopher Whitelaw Pine) estas usona aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Chris Pine, Robert Pine kaj Gwynne Gilford, estas aktoroj. Chris Pine studis ĉe la universitato de Kalifornio en Berkeley. Li aktore debutis dum la jaro 2003 en parto de la televida serio Emergency Room.

Pine ludis en la komedio La princidinaj taglibroj 2 (2004) de la reĝisoro Garry Marshall kun la kolegaj aktoroj Anne Hathaway, Julie Andrews kaj Hector Elizondo. En la filmo Konfeso (2005) li transprenis unu el la ĉefaj roloj; lia patro Robert Pine videblas en kroma rolo. En la komedio Feliĉe kisita (2006) li kune kun Lindsay Lohan havis la ĉefajn rolojn.

De novembro 2007 ĝis marto 2008 produktiĝis la 11-a kineja filmo de la serio Star Trek ("stela vojaĝo"). La filmo reĝisorita de Jeffrey Jacob Abrams, kiu rakontas la antaŭhistorion de ĉiuj postaj Star-Trek-aventuroj, tutmonde en kinejoj videblas ekde la 7-a de aprilo 2009. Chris Pine en ĝi transprenis la ĉefan rolon de la junulo James T. Kirk, kiu dum la filmo iĝas la kapitano de la stelŝipo Enterprise, la plej potenca esplora kosma vojaĝilo de fikcia federacio de planedoj.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo Filmreĝisoro(j)
2004 Why Germany? Chris Gabriel Peters-Lazaro
2004 The Princess Diaries 2: Royal Engagement Nicholas Devereaux Garry Marshall
2005 Confession (aka Deadly Secrets)[82] Luther Scott Jonathan Meyers
2005 The Bulls Jason Eric Stoltz
2006 Just My Luck Jake Hardin Donald Petrie
2006 Blind Dating Danny Valdessecchi James Keach
2006 Smokin' Aces Darwin Tremor Joe Carnahan
2008 Bottle Shock Bo Barrett Randall Miller
2009 Star Trek (2009) James T. Kirk J. J. Abrams
2009 Carriers Brian Green Àlex Pastor/David Pastor
2009 Beyond All Boundaries Hanson Baldwin/Sgt. Bill Reed David Briggs
2010 Small Town Saturday Night Rhett Ryan Ryan Craig
2010 Quantum Quest: A Cassini Space Odyssey Dave Harry Kloor/Daniel St. Pierre
2010 Unstoppable Will Colson Tony Scott
2012 Celeste and Jesse Forever Rory Shenandoah Lee Toland Krieger
2012 This Means War Franklin "FDR" Foster McG
2012 People Like Us Sam Harper Alex Kurtzman
2012 Rise of the Guardians Jack Frost Peter Ramsey
2013 Star Trek Into Darkness James T. Kirk J. J. Abrams
2014 Jack Ryan: Shadow Recruit Jack Ryan Kenneth Branagh
2014 Stretch Roger Karos Joe Carnahan
2014 Horrible Bosses 2 Rex Hanson Sean Anders
2014 Into the Woods Cinderella's Prince Rob Marshall
2015 Z for Zachariah Caleb Craig Zobel
2015 Figures of Speech Sin mem Ari Levinson
2016 The Finest Hours Bernie Webber Craig Gillespie
2016 Hell or High Water Toby Howard David Mackenzie
2016 Star Trek Beyond James T. Kirk Justin Lin
2016 For the Love of Spock Sin mem Adam Nimoy
2017 Wonder Woman Steve Trevor Patty Jenkins
2018 A Wrinkle in Time Dr. Alexander Murry Ava DuVernay
2018 Outlaw King Robert the Bruce David Mackenzie
2018 Spider-Man: Into the Spider-Verse Peter Parker/Ultimate Spider-Man Bob Persichetti/Peter Ramsey/Rodney Rothman
2019 Love, Antosha Sin mem Garret Price
2020 Wonder Woman 1984 Steve Trevor Patty Jenkins

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]