Christian Gottfried Stentzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Gottfried Stentzel
(1698-1748)
"Dissertatio inauguralis medica De ruta" verko eldonita de Christian Gottfried Stentzel (1698-1748) en (1735), kune kun Ioannes Christophorus Sternberg.
"Dissertatio inauguralis medica De ruta" verko eldonita de Christian Gottfried Stentzel (1698-1748) en (1735), kune kun Ioannes Christophorus Sternberg.
Persona informo
Naskiĝo 28-a de oktobro 1698
en Torgau Germana regno
Morto 21-a de junio 1748
en Wittenberg Germana regno
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo kuracisto • universitata instruisto vd
Laborkampo medicino vd
Aktiva en Wittenberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Gottfried Stentzel (1698-1748) estis kuracisto, orientalisto, rektoro kaj profesoro pri kirurgio en la Universitato de Wittenberg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

"Morbi qvo per sapientiam mori Plinius scribit natvram explicat atqve artis salvtaris cvltores ad lectiones et dispvtationes medicas invitat Christian", verko eldonita en 1736 fare de Christian Gottfried Stentzel.

Stenzel estis filo de barbiro. Li enskribiĝis en la Universitato de Wittenberg la 29-an de septembro 1717 por studi medicinon. La 12-an de decembro 1720 li iĝis licenciulo pri medicino kaj diplomiĝis la 2-an de marto 1721 kiel doktoro pri medicino.

Krom studado de medicino, li ankaŭ studis antikvajn lingvojn, magistriĝis pri filozofio la 17-an de oktobro 1721 kaj disvolvis specialajn kapablojn en la greka.

Post kiam li edziĝis la 22-an de januaro 1722, li trovis aliron kiel eksterordinaran kirurgian profesoron ĉe la medicina fakultato de la Universitato de Wittenberg en 1727.

En 1732 li fariĝis speciala profesoro pri kirurgio kaj samjare anstataŭante Christian Vater (1651-1732), kiu estis sukcedanto de Johann Heinrich von Heucher (1677-1747). En 1736 li supreniĝis je la tria fojo kiel profesoro. Ekde nun li legis malpli pri kirurgio kaj pli pri medicino kaj, kiel la unua en Wittenberg, pri virinoj kaj infanaj malsanoj.

Stenzel ankaŭ partoprenis en la organizaj taskoj de la Universitato Wittenberg. Li estis rektoro de la akademio en la vintraj semestroj de 1737, 1739, 1743 kaj 1747.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]