Christian Joseph Jagemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Joseph Jagemann
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1735 (1735-01-01)
en Dingelstädt
Morto 5-an de februaro 1804 (1804-02-05) (69-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germanaitala
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infanoj Karoline JagemannFerdinand Jagemann
Okupo
Okupo bibliotekisto • arthistoriisto • verkisto
vdr

Christian Joseph JAGEMANN (naskiĝinta en 1735 en Dingelstädt, mortinta la 4-an de februaro 1804 en Vajmaro) estis germana bibliotekisto, kortega konsilisto kaj teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Destinite por monaĥeco li fuĝis (post transporto el la erfurta aŭgustenana konvento al Konstanz) antaŭ la faro de la votoj al Danio kie li iĝis privata instruisto. Post du jaroj li repaciĝis kun la gepatroj kaj pente pilgrimis Romon. Tie oni ordonis al li atendi la papan neniigpardonon kiu ja ceditis post pluraj jaroj. En Romo Jagemann interesiĝis pri itala literaturo kaj estis animzorganto de la germanlingvianoj enurbaj. En 1774 li iĝis estro de katolika gimnazio en Erfurto kaj vokitis en 1775 privatsekretarionte al Vajmaro fare de Anna Amalia. Tie li protestantiĝis kaj edziĝis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Jagemann antaŭenpuŝis la okupiĝon pri itala literaturo en Germanujo. Inter liaj skribitaĵoj menciindas »Geschichte der freien Künste und Wissenschaften in Italien« (laŭ Tiraboschi, Leipzig 1777–81, 5 vol.), »Magazin der italienischen Literatur und Künste« (Weimar kaj Halle 1780–85,8 vol.), »Italienische Sprachlehre« (Leipzig 1792) kaj »Dizionario italiano-tedesco e tedesco-italiano« (Weißenfels 1790–91, 4 vol.; Leipzig 1803). Liaj infanoj estis la aktorino Karoline Jagemann kaj la pentristo Ferdinand Jagemann.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]