Ferdinand Jagemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ferdinand Jagemann

Ferdinand JAGEMANN (naskiĝinta la 24-an de aŭgusto 1780 en Vajmaro, mortinta la 9-an de januaro 1820 samloke) estis germana pentristo kaj frato de la aktorino Karoline Jagemann.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel filo de Christian Joseph Jagemann (1735-1804), bibliotekisto de Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Lia fratino estis konkubino de duko Carl August, kiu trejnigis Ferdinandon ĉe la kasela pentristo Tischbein. Li estis krome disĉiplo de la kortega pentristo Georg Melchior Kraus en Vajmaro kaj de Heinrich Friedrich Füger en Vieno.

De 1802-04 Jagemann restadis en Parizo. Oni scias pri studo tiuloka ĉe Jacques-Louis David. Verŝajne tiam li estis lernanta ankaŭ de Jean-Baptiste Regnault. Poste li revenis vajmaren por labori kiel portretpentristo. De 1806-10 Jagemann estis en Romo. Tie li ankaŭ havis kontakton kun la berlina skulptisto Christian Friedrich Tieck.

Ekde 1804 Jagemann estis estinta jam profesoro ĉe la Duka desegnolernejo en Vajmaro. Tie li instruadis en la nove instalita sekcio pri olepentrado. Ekde 1814 li estis poste, kune kun Johann Heinrich Meyer, direktoro de tiu ĉi lernejo. Johann Wolfgang von Goethe memorigis pri li en certa loĝia parolado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Jagemann pentris multajn konatajn personulojn. Li famiĝis tamen pli per diversaj portretoj de Goethe de la jaroj 1805, 1806, 1817 kaj 1819. Li desegnis ankaŭ Ŝileron kuŝantan sur la mortolito. Tiu ĉi pentraĵo troviĝas en la Librejo Dukino Anna Amalia en Vajmaro.

Galerio (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ferdinand Jagemann en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Wahl, Anton Kippenberg: Goethe und seine Welt. Insel-Verlag, Leipzig 1932 S.272f
  • Nina Struckmeyer: "Jagemann, Ferdinand Carl Christian", in: Savoy, Bénédicte und Nerlich, France (Hg.): Pariser Lehrjahre. Ein Lexikon zur Ausbildung deutscher Maler in der französischen Hauptstadt. Band 1: 1793-1843, Berlin/Boston 2013, S. 129–132.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]