Christian Ude

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Ude
Persona informo
Christian Ude
Naskiĝo 26-an de oktobro 1947 (1947-10-26) (76-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Familio
Patro Karl Ude vd
Edz(in)o Edith von Welser-Ude vd
Infanoj 6
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian UDE, naskita la 26-an de oktobro 1947 en Munkeno, inter la jaroj 1993 kaj 2014 estis la ĉef-urbestro de Munkeno.

Ude estas membro de la Social-Demokratia Partio de Germanio (SPD). Post sia abiturienta ekzameno li laboris kiel volontulo por la ĵurnalo Süddeutsche Zeitung; ekde 1969 li studis jurisprudencon. Inter 1972 kaj 1978 li estis honor-ofica gazetaristo de SPD de Munkeno. Sukcesinte kun laŭdo en la duagrada jurista ekzameno, Ude de 1978 ĝis 1990 agis kiel sendependa advokato. En 1983 li edziĝis kun Edith von Welser-Ude, kiu de 1978 al 1990 estis ano de la urba konsilio de Munkeno. Je la 2-a de majo 1990 Ude estis elektita dua urbestro de Munkeno.

La 12-an de septembro 1993 li estis elektita ĉef-urbestro, kiel posteulo de sia sam-partiano Georg Kronawitter. Li estis reelektita trifoje: la 13-an de junio 1999 (per 61,2 % de la voĉoj), la 3-an de marto 2002 (per 64,5 %) kaj la 2-an de marto 2008 (per 66,8 %).

Ude estas verva defendanto de la memstareco de komunumoj. Kiel vicprezidanto de la Germana Urbaro (Deutscher Städtetag) li batalis precipe por justa divido de mono inter federacio, provincoj kaj komunumoj. Je la 2-a de junio 2005 la Germana Urbaro en Berlino elektis lin prezidanto.