Christophe-Philippe Oberkampf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christophe-Philippe Oberkampf
Persona informo
Naskonomo Christoph Philipp Oberkampf
Naskiĝo 11-an de junio 1738 (1738-06-11)
en Blaufelden
Morto 6-an de oktobro 1815 (1815-10-06) (77-jaraĝa)
en Jouy-en-Josas
Tombo Jouy-en-Josas
Lingvoj germanafranca
Ŝtataneco FrancioAnsbaĥo
Familio
Infanoj Marie-Julie Oberkampf • Émilie Oberkampf • Émile Oberkampf • Laure Oberkampf
Okupo
Okupo entreprenistopolitikisto
vdr
Busto de Oberkampf en Jouy-en-Josas

Christophe-Philippe Oberkampf (naskiĝis la  11-an de junio 1738(nun 1738-06-11) en Wiesenbach (hodiaŭ: Blaufelden), mortis la 6-an de oktobro 1815 en Jouy-en-Josas) estis franca industriisto de germana deveno, fondinto de manufakturo produktanta presitajn tolaĵojn en Jouy-en-Josas.

Li venis de bavara familio de tinkturistoj kaj komence laboris kiel gravuristo en Mulhouse. Post transloĝiĝo al Parizo, li prenis laboron en teksaĵ-fabriko. En 1759 li fondis en Jouy-en-Josas tinkturan manufakturon, kiu fariĝis konata pro la kvalito de siaj presitaj tolaĵoj. Desegnoj estis aplikitaj mekanike per ŝablonoj faritaj de paneloj el ligno kaj kupro. La manufakturo dungis dum la glora epoko (1765-1805) ĝis 2 000 laboristojn, inkluzive elstarajn grafikistojn por desegni komponaĵojn. En 1783 la kompanio akiris la nomon de reĝa manufakturo, kaj Oberkampf estis nobeligita en 1787 kaj ricevis la privilegion porti armilojn. En 1806, Napoleono rekompencis lin per la Honora legio. La manufakturo malkreskis post la falo de Napoleono kaj la morto de ĝia fondinto en 1815; ĝi ĉesis laboron en 1843.

Christophe-Philippe Oberkampf estas konsiderata antaŭulo al la industria produktado de presitaj tolaĵoj, karakterizitaj per longa daŭro de koloroj. Inter la multaj novigoj kiujn li enkondukis, la plej revoluciaj estis aplikitaj al la produktado per maŝinoj.

En Parizo, lia nomo estis donita al strato kaj al metrostacio Oberkampf.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dulewicz, Andrzej. (1986) Słownik sztuki francuskiej. Varsovio: Wiedza Powszechna, p. 305–306. ISBN 83-214-0048-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christophe-Philippe Oberkampf en la pola Vikipedio.