Christopher Lee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Christopher Lee
Christopher Lee 2009.jpg
Persona informo
Christopher Lee
Naskonomo Christopher Frank Carandini Lee
Naskiĝo 27-an de majo 1922 (1922-05-27)
en Belgravia, Londono
Morto 7-an de junio 2015 (2015-06-07) (93-jara)
en Londono
Mortis pro kora malsufiĉo [#]
Tombo sen valoro [#]
Lingvoj francaanglagermanaitalahispanarusasvedagreka [#]
Loĝloko Londono [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Wellington College • Summer Fields School [#]
Familio
Patro Geoffrey Trollope Lee [#]
Patrino Estelle Maria Carandini [#]
Gefratoj Xandra Carandini Lee [#]
Edz(in)o Birgit Kroencke [#]
Infanoj Christina Lee [#]
Parencoj Ian Fleming • Andrea Carandini • Guido Carandini [#]
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • kantisto • operkantisto • verkisto • voĉaktoro • ĝenra aktoro • militisto • teatra aktoro • filmproduktorooratoro • SOE agent • fotisto [#]
Laborkampo videoluda industrio • aktorado [#]
Aktiva dum 1948–2015 [#]
Verkado
Verkoj Dracula ❦
The Wicker Man ❦
The Man with the Golden Gun ❦
Sleepy Hollow ❦
La Mastro de l’ Ringoj ❦
Star Wars: The Clone Wars [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sir Christopher Lee (CBE), (CStJ), naskonome: Christopher Frank Carandini Lee (naskiĝis la  27-an de majo 1922(nun 1922-05-27) en Londono, mortis la 7-an de junio 2015 en Londono) estis angla aktoro. Li estas la filo de Marie Carandini kaj Robert E. Lee.

Lee estis plej bone konata pro siaj multaj roloj de fikciuloj. Ekzemple, Drakulo kaj Fu Manchu en multaj filmoj dum la 1950-aj jaroj ĝis la 1970-aj. Li fariĝis eĉ pli konata kiel Scaramanga en la Bond-filmo The Man with the Golden Gun, Saruman la Blanka en Trilogio La Mastro de l' Ringoj kaj Grafo Dooku en Star Wars Episode II: Attack of the Clones.

Li ludis rolojn en 275 filmoj ekde 1946 kaj aperis en pli ol 75 televidaj programoj. Lee estis ankaŭ voĉa aktoro, aŭdigante sian voĉon en pli ol 50 filmoj. Tio faris lin la tenanto de plej multaj film-roloj en Guinness-libro de rekordoj, iam ajn.[1] Lee estis ankaŭ kantisto kaj lia lasta albumo aperis en 2013.

Lee vivis en Londono. Li estis edziĝinta kun bulgara modelo, Birgit Kroencke.

Aliaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "British actors in Guinness records". Kontrolita 13 aprilo 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christopher Lee en la baza angla Vikipedio.