Cindy Sheehan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cindy SHEEHAN)
Cindy Sheehan
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1957 (1957-07-10) (66-jaraĝa)
en Inglewood
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Cerritos College
Familio
Infano Casey Sheehan
Okupo
Okupo pacaktivisto • politikisto • podkastisto
vdr

Cindy Sheehan (naskiĝis la 10-an de julio 1957) estas usona pacaktivistino, kiu en aŭgusto de 2005 atingis atentegon en la telemedioj pro sia demonstrado antaŭ la teksasa ranĉo de George W. Bush. Ŝi volis renkonti Buŝ-on kaj pridemandi lin, kion faris ŝia filo en Irako. Ŝi nomis Buŝ mensogulo, tiel la renkonto verŝajne ne okazos. Multaj aliaj protestantoj aliĝis al ŝi.

Fono[redakti | redakti fonton]

Sheehan estas patrino de la mortinta soldato Casey SHEEHAN. Casey alpaŝis la usonan armeon en 2000 kaj plilongigis sian kontrakton en 2004, en aĝo de 24. Kelkajn monatojn pli poste, en palmodimanĉo, la 24-an de aprilo 2004, li estis murdita en batalo. Tio okazis nur 5 tagojn post lia alveno en Sadr-urbo, Irako dum la US-okupo de Irako. Casey partoprenis libervole en savmisiono, ĉe kiu li kaj kelkaj aliaj estis murditaj. Li ricevis postmorte la bronzan stel-medaljonon same kiel la purpuran koron. La familio estis aktiva en la Romkatolika eklezio en Norwalk (Kalifornio) kaj pli poste en Vacaville (Kalifornio), kie Cindy Sheehan kiel junulara referantino laboris.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]