Cinklo
Eŭropa cinklo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Cinclus cinclus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||

La Cinklo, Eŭropa cinklo, Eŭrazia cinklo aŭ Blankagorĝa cinklo (Cinclus cinclus) estas ĉeakva paserina birdo kiu troviĝas en Eŭropo kaj Mezoriento. Tiu specio estas dividita en kelkajn subspeciojn laŭ koloraj diferencoj, ĉefe de la brusta zono. La cinklo estas fortika, mallongvosta birdo, malhela supre kaj blankabrusta, ege asocia al rapidaj fluantaj riveroj, rojoj kaj torentoj aŭ kun la lagoj kien tiuj alfluas. La vorto "cinklo" taŭgas ankaŭ por la kvin specioj de la genro Cinclus, sed tre pfte oni uzas antonomazie por tiu specio kio estas tre konata kaj disvastigata.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Tiu birdo estas mezaveraĝe ĉirkaŭ 18 cm longa sed eblas el 17 al 20 cm, kun enverguro de 25 al 30 cm kaj pezo de 55 al 75 g. La kapo, nuko kaj supra dorso de plenkreskulo (gularis kaj aquaticus) estas malhele ĉokoladbrunaj, la dorso malhele ardezgriza nuance al nigro kun skvameca aspekto kiu ŝajnas nigra distance, kaj la flugiloj kaj mallonga vosto estas brunaj. La mentono, gorĝo kaj supra brusto estas tre kontraste blanka (kio nomigas la specion), sekve de helbruna zono kiu gradiĝas malhele al nigro en ventro kaj flankoj. La beko estas rekta, mezlonga, akrapinta kaj preskaŭ nigra, la gamboj kaj irisoj estas brunaj. C. c. cinclus havas nigran ventrostrion.
Junuloj estas grizecbrunaj kaj ne havas helbrunan subbrustan zonon.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]La nomiga Nigraventra cinklo, C. c. cinclus, ne havas helbrunan subbrustan zonon. Ili reproduktiĝas en norda Eŭropo kaj vagadas al pli mildaj regionoj vintre. Ili estis vidataj en Britio multajn fojojn. La cinklo de Britio kaj Irlando, C. c. gularis kaj la centreŭropa raso C. c. aquaticus estas ĉefe loĝantaj birdoj.
La populacio de Kipro iĝis formortinta komence de la 1950-aj jaroj. Ili estis priskribitaj kiel distinga subspecio, la Kipra cinklo (C. c. olympicus), sed ties valido estas dubinda.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La Cinklo ofte ripozas kliniĝante spasme havante sian mallongan voston supren (kiel plej parto de trogloditedoj) sur la rokoj kontraŭ kiuj la akvo frapas kaj kirliĝas. Ili flugas rapide kaj rekte per siaj mallongaj flugiloj zumantaj milde kaj sen ĉesoj aŭ glidado, kantante stridan zil, zil, zil; ili ofte flugas malalte super la surfaco. Ili foje falas en akvon kaj subnaĝas aŭ plonĝas per malgranda plonĝofrapo. El ripozejo ili povas piediri enakve kaj merĝi, foje piedirante per forta alkroĉado de siaj piedoj al la grundaj rokoj, sed la kutima metodo de progreso sub la surfaco estas naĝado, uzante la flugilojn efike por flugi (subnaĝi) subakve.
Tiele ili sekurigas sian manĝon, kutime akvajn senvertebrulojn inklude Trikopterojn kaj aliajn akvajn larvojn, skarabojn, Limnaea, Ancylus kaj aliajn moluskojn de fluanta akvo, kaj ankaŭ malgrandajn fiŝojn. Preferata manĝo estas la malgranda krustulo Gammarus, kaj aliajn amfipodajn salikokojn. Ili ankaŭ piediras kaj kuras sur bordoj kaj rokoj serĉante terajn senvertebrulojn.
La vintra kutimaro de la cinkloj varias konsiderinde kaj ŝajne laŭ individuoj. Kiam la montotorentoj frostiĝas, ili devas malsupreniri al malaltaj teroj kaj eĉ viziti marbordojn, sed kelkaj restas, se estas iom da malferma akvo. Ili videblas kutime solaj aŭ laŭ paroj, sed vintre ili povas ripozi pogrupe en ŝirmita ripozejo ekzemple sub ponto. La rilato al rivero estas simila al tiu de la alciono kaj foje videblas ke rivero havas tri partojn: en la plej alta loĝas sole cinkloj, en la meza koincidas cinkloj (ĉefe en la plej altaj zonoj) kun alcionoj kaj en la plej malsupra (kaj kutime ankaŭ malpli torenta) estas nur alcionoj.
La masklo havas dolĉan kanton kvazaŭ de Troglodito. Dum pariĝado la masklo kantas dum li kuras kaj sinteniĝas, montrante sian blankegan bruston, kaj por montrado li faras longajn kaj altajn flugojn, kiel tiuj de Alciono, akompane de akraj metalecaj alvokoj klink, klink, diferenca el la normala zil.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]
La nesto estas ĉe akvo. Ĝi estas granda, balonforma aŭ ovalforma, kiel granda nesto de trogloditedo, konstruita en fendo aŭ truo en roko, en konstruero aŭ subponto kaj pli rare en pendanta branĉo. Ĝi estas komponita el musko, mortinta herberoj kaj folioj. Tiu pilko tamen estas fakte ŝirmejo. Kutime kaŝita sub kaŝilo estas la enirejo al la reala nesto ene, taso el herberoj aŭ junkoj, preskaŭ tiom granda kiom tiu de merlo, kovrita el folioj de kverko, fago aŭ aliaj arboj. La ino kutime demetas 3 al 6 blankajn ovojn inter marto kaj majo, kiujn kovas dum 14 al 16 tagoj. La masklo zorgas la neston nur kiam la ino iras manĝi aŭ manĝigas ŝin. Oni faras unu aŭ du ovodemetadojn, kutime en la sama nesto. Elnestiĝo okazas post 25 tagoj kaj la gepatroj povas ankoraŭ manĝigi la idaron kelkajn tagojn. Se oni ĝenas la idojn, se ili jam plumkovriĝis, ili tuj falas ankaven kaj plonĝas.
Komunikado, voĉo kaj palpebrumo
[redakti | redakti fonton]En la medio de rapidaj riveoj, kie la akvobruo povas malhelpi aliajn sonojn, la cinklo disvolvis komunikan strategion tre prilaborita kaj nesona, sed laŭvida. Ĵusa studo publikigita en la scienca gazeto Current Biology montris, ke cinkloj ne nur adaptas sian voĉon por igi sin aŭdebla, sed ankaŭ uzas ne atenditan rimedon: palpebrumo kiel maniero de vida komunikado.[1] Tiu specio havas palpebrojn kovritajn de tre blankaj plumetoj ege kontrastaj kun la malhela plumaro de la kapo; kio faras ĉiun palpebrumon videbla brilo, ĉe dedistance. La esploristoj malkovris, ke tio ne estas nur fiziologia faro, sed ankaŭ evidente komunika.[1]
En eksperimento oni imitis la alvenon de rivalo en "privata" teritorio, kaj tiam la birdoj respondis pli agreseme —alproksimiĝante sin al entrudulo, plu kantante kaj flugante agiteme— dum montris ankaŭ pli grandan frekvencon en la palpebrumado. Tio sugestas, ke la brilo de la blankaj palpebroj funkcias kiel agres-signalo, kio komplementas la informon komunikitan perkante. Kiel homoj laŭtas en brua loko, la cinkloj des pli laŭtas ju pli la riverbruo intensiĝas. Tiu fenomeno, konata kiel "efiko Lombard", estas rimado kontraŭ la aŭfa malhelpo. Sed ili ankaŭ modifas la voĉostrukturon: ju pli da bruo, ili tendencas uzi pli simplajn silabojn, pli facile aŭdeblajn superbrue.[1] La ĉefa atingo de la studo estas la malkovro de "intenca ŝanĝo". Cinkloj kapablas ŝanĝi la emfazon de sensa kanalo ĝis alia pli konvena (de la aŭdo al vido) laŭ la mediaj kondiĉoj. Se estis alia cinklo, ju pli la riverbruo pliiĝis, la cinkloj ne nur laŭtis, sed ankaŭ alvenis al punkto en kiu ili mallaŭtis kaj iom pliigis sian frekvencon de palpebrumado.[1]
Krome
[redakti | redakti fonton]La Cinklo estas la nacia birdo de Norvegio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Más allá del canto: los mirlos acuáticos se comunican también con la mirada El Periódico Extremadura, Madrido, 23a de Aŭgusto 2025, alirita la 23an de Aŭgusto 2025. Citita el "Stream noise induces song plasticity and a shift to visual signals in a riverine songbird". Léna de Framond et al. Current Biology, 15a de Aŭgusto 2025. DOI:https://doi.org/10.1016/j.cub.2025.07.049
- Anglalingva versio de Vikipedio.
- En la franca pri tiu specio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ITIS - Cinklo Arkivigite je 2004-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Filmetoj de Cinkloj Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Interreta Birdokolekto
- Diversaj formoj laŭ aĝo kaj sekso (PDF) de Javier Blasco-Zumeta Arkivigite je 2011-12-26 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||



