Clariant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clariant
negocopublika kompanio vd
Dum 1995 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
Sidejo Muttenz
Lando Svislando
ISIN-kodo CH0012142631
filiaj kompanioj Clariant (United Kingdom) • Clariant (United States) vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Clariant estas svisa firmao kiu pritraktas kaj produktas kemiaĵojn, minadon de naturresursoj kaj liveras diversajn plastojn kaj tegaĵojn [1].

La ĉefsidejo de la kompanio situas en la urbo Muttenz, krom ĝi la kompanio funkciigas filiojn en 53 landoj kaj ejoj por produktado de kemiaĵoj en Eŭropo, Norda kaj Sudameriko, Ĉinio kaj Barato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Clariant estis establita en 1995 kiel parto de la kemia sistemo de la Sandoz -firmao.

En 1997, ĝi akiris la kemian firmaon Hoechst.

En 2000, Clariant akiris la britan kemian firmaon BTP plc.

En 2006, Clariant aĉetis la masterbatch-dividadon de Ciba Masterbatches, kiu specialiĝis pri la produktado de solida aldonaĵo uzita por kolorigi plastojn.

En 2011, la firmao akiris la germanan kemian firmaon Süd-Chemie.

En 2015, la firmao deklaris ke la amplekso de siaj vendoj atingis kvanton de proksimume 5,8 miliardoj da svisaj frankoj [2].

En majo 2017, Clariant sciigis fuzion kun Huntsman, la valoro de la interkonsento estis taksita je proksimume 20 miliardoj da dolaroj [3].

En oktobro 2017, la fuzioprocezo estis ĉesigita ĉar plimulto ne estis atingita por aprobi la fuzion pro opozicio de la akciuloj [4].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anna Bálint: Clariant clareant. The beginnings of a specialty chemicals company, Campus Verlag, Frankfurt am Main/New York 2012, (ISBN 978-3-593-39374-2).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]