Claudia Hamelbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claudia Hamelbeck
Persona informo
Lingvoj germanaanglaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
Verkoj Tesi, la testudo
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Claudia HAMELBECK (naskiĝis fine de la 1950-aj jaroj) estas esperantistino kaj fervojistino, kiu ekde multaj jaroj vivas en Bonno. Kiam komence de 1980-aj jaroj Eckhard Bick luprenis por komuna vivado de ses ĝis ok studentaj esperantistoj domon de la kvartalo Oberkassel de la urbodistrikto Beuel, ŝi estis inter la esperantistoj kiuj dekomence kunvivis tie. La domo en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj elstaris inter la tranoktejoj de Pasporta Servo per tio ke tie oni ofertis senkostan tranoktadon por nelimigita nombro de vojaĝantoj dum 30 tagoj - oferto tiom nekutima ke la muzikgrupo Amplifiki eĉ dediĉis tutan rokmuzikan kanton al la "Domo en Bonn'". Interalie, ŝi engaĝite kunlaboris en kreado de la Esperanto-lernolibro Tesi, la testudo, kiu grandparte ekestis en la studenta domo kaj kies unua eldono publikiĝis dum 1985 en Bonno.[1] Ankaŭ post kiam ŝi translokiĝis al propra loĝejo en la kvartalo Limperich de Bonno kaj fondis familion, ŝi daŭre plu apartenis al la redakcia teamo de la lernolibro, aldone al la profesia vivo en la centra administrado de la nacia kompanio de fervojoj, Deutsche Bahn.[2] Kaj kiam la infanoj kreskis kaj estis lernejanoj, ŝi en la respektivaj lernejoj en la urbodistrikto Beuel plurajn jarojn gvidis Esperanto-kursojn por interesitaj lernejaj infanoj. Krome ŝi engaĝiĝas en loka bonna paroĥo de la prakatolika Eklezio,[3] kaj gvidas estraron kiu zorgas pri vivteno de kristana konferencejo en mezepoka burgo de la urbo Rothenfels en Bavario, borde de la rivero Majno.[4][5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]