Clemente Estable

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Clemente ESTABLE (naskiĝis 1895 - mortis la 27-an de aprilo 1977 en Montevideo) estis granda amiko kaj apoganto de la Internacia Lingvo.

Dum la 7-a Ĝenerala Konferenco de Unesko, en 1954, kiel urugvaja delegito, prof. Estable ludis gravan rolon en la pritrakto de la fama rezolucio pri Esperanto; li estis la unua, kiu konfirmis sian apogon al Esperanto, post la subfosaj agoj de la dana prof. Blinkenberg (v. Esperanto en Perspektivo, p. 770).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.