Coleen Rowley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coleen Rowley
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1954 (1954-12-20) (69-jaraĝa)
en New Hampton
Loĝloko Pomvalo
Ŝtataneco Usono
Alma mater University of Iowa College of Law • Wartburg College • New Hampton High School
Infanoj 4
Okupo
Okupo speciala agento • politikisto
vdr

Coleen ROWLEY (naskita la 20-an de decembro 1954 en New Hampton, Iovao) estas politika aktivulo kaj iama FBI-agento.

Rowley estas bone konata kiel atestanto, ke la FBI ignoris informon de ŝajna terorista atako ĵus antaŭ la atencoj de la 11-a de septembro 2001, kiu gvidis al du-jara enketo de la Departemento de Justico.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Rowley estas doktoro pri juro, studentiĝis ĉe "The College of Law (La Postgimnazio de Juro)" ĉe la Universitato de Iovao. Diplomiĝinto de franca filologio ĉe Wartburg College.

Dum ŝia tempo kun la FBI de 1984 kiel speciala agento, ŝi protektis instalaĵojn eksterlande, kiel ekzemple la usona ambasado en Parizo, same kiel en Usono mem. De 1990, ŝi estis la ĉefa jurkonsilisto en Minneapolis. Post la teroraj atakoj de la 11-an de septembro 2001, ŝi skribis leterojn al tiama FBI-direktoro Robert Mueller denuncante la miskonduton de siaj kolegoj en esplorado de terorismaj suspektatoj. Ŝi atestis antaŭ la Usona Senato kaj Komisiono de Enketo pri la atakoj de la 11-a de septembro. Kiel rezulto de tiuj atestoj, signifa restrukturado okazis.

Ŝi retiriĝis de la FBI en 2004 post 24 jaroj da servo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coleen Rowley. National Whistleblower Center. Alirita 22a de Marto 2022.

Eksteraj ligiooj[redakti | redakti fonton]