Universitato de Nia Sinjorino de la Rozario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuziĝu kun la Nacia Universitato de Rosario


Universitato de Nia Sinjorino de la Rozario
Klostro de la Universitato de Rozario.
Klostro de la Universitato de Rozario.
privata universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Nova Et Vetera
Siempre antiguo,
siempre nuevo
Ĉiam malnova, ĉiam nova
Informoj
fondodato 1653
Situo
Geografia situo 4° 36′ 1″ N, 74° 4′ 24″ U (mapo)4.600231-74.073465Koordinatoj: 4° 36′ 1″ N, 74° 4′ 24″ U (mapo)
lando Kolombio
Nombroj
nombro de studentoj 13 226 vd (stato: 2018)
adreso Claustro: Calle 12 # 6-25

Sede Quinta de Mutis: Carrera 24 # 63C-69
Sede del Emprendimiento y la Innovación:
Calle 200 con Autopista Norte y Carrera 7
Sede José Celestino Mutis: (La Vega), Cundinamarca.

retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj
• Association of Colombian Universities
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Universitato de Nia Sinjorino de la Rozario (Bogoto)
Universitato de Nia Sinjorino de la Rozario (Bogoto)
DEC
Universitato de Nia Sinjorino de la Rozario
Universitato de Nia Sinjorino de la Rozario
Map
Universitato de Nia Sinjorino de la Rozario
vdr

La Universitato de Nia Sinjorino de la Rozario (Universitato de la Rozario; hispane Colegio Mayor de Nuestra Señora del Rosario, aŭ pli mallonga: Universidad del Rosario) estas privata esplora universitato situanta en antikva Santa Fe, nuntempe Bogoto, Kolombio.

Pro ties grava loko en kolombia historio, ĝi estas konata kiel "la Lulilo de la Respubliko". Nuntempe la institucio estas bazita sur laikaj ideoj kaj restas tre influan en kolombia kulturo kaj publika vivo. Almenaŭ 28 el la prezidantoj de Kolombio estis studentoj de ĉi tiu universitato. Ĝi influis kaj partoprenita en tre gravaj transiraj procezoj kiel la revolucio por la sendependeco kaj la redaktado de la Politika Nacia Konstitucio de 1991.

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato estis fondita en 1653 sur katolikaj fundamentoj fare de dominika monaĥo Cristóbal de Torres y Motones. Ĝi estas institucio karakterizita per sia historia heredaĵo kaj per disponigado de "scienca, etika kaj humanisma" trejnado.

Notindas ke ĝi estas la tria plej malnova universitato en Kolombio, malantaŭ la Pontificia Universidad Javeriana fondita en 1623 kaj la Universidad Santo Tomás, de 1580.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Ĝia akademia oferto konsistas el 37 bakalaŭraj programoj, 108 specialiĝoj; pli ol 37 Medicina-kirurgiaj specialiĝoj, 44 magistroj, 10 doktorecoj kaj pli ol 30 etendaj edukaj programoj ĉe la postbakalaŭra nivelo.

Plejparto de fakultatoj situas ĉe la Klostro, la ĉefa universitatejo kiu estas trovita en la historia-geografia centro de Bogoto. Ĝis 2008, ĝi ankaŭ inkluzivis privatan ĉiuj-viran tradician primaran kaj mezlernejon.

Rangigoj[redakti | redakti fonton]

En la QS World University Rankings de 2020, la universitato estas vicigita 751-800-a tutmonde, igante ĝin la 47-a latin-amerika kaj la 5-a kolumbia universitato en la rangotabeloj [1].

La universitato havas altkvalitan Institucian akrediton dum 8 jaroj, donita de la Ministerio pri Nacia Edukado kaj la Nacia Akredita Konsilio. Same, ekde 2018 ĝi estas institucie akreditita, dum kvin jaroj, de la Eŭropa Kvalita Asekuro-Agentejo (EQAA) [2]. Ĝi estas unu el la plej bonaj universitatoj en Kolombio kaj Latin-Ameriko laŭ la QS Universities Rankings, por 2024 (lasta ĝisdatigo la 27-an de junio 2023) lokas ĝin en la 35-a loko en Latin-Ameriko, kaj en la supraj 5 de institucioj tutlande. En la plej lastatempa versio de la QS Ranking by Subject, la Universitato del Rosario elstaras en jurisprudenco, medicino, administrado kaj ekonomiko, disciplinoj kiuj situas en la unuaj kvin en Kolombio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]