Communauté de communes du Comté de Grimont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Comté de Grimont
france: Communauté de communes du Comté de Grimont, esperante: Konteo de Grimont
Administra unuo
Ŝtato Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Jura
Arondismento Lons-le-Saunier
Ĉefurbo Poligny (Jura)
Areo 25,032 km² (2 503,2 ha)
Loĝantaro 10 315 (1-an de januaro 2009)
Denseco 412,07 loĝ./km²
Estiĝo 3-an de decembro 1997
la nova komunumaro Arbois, Poligny, Salins, Cœur du Jura de 2017

La Konteo de Grimont (france Communauté de communes du Comté de Grimont) estis komunumaro (franca Communauté de communes), ekzistinta inter la fino de 1997 kaj la fino de 2016, kiu situis en la departemento Jura kaj en la regiono Franĉkonteo, ekde 2016 ankoraŭ unu jaron en Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝia ĉefurbo estis Poligny (Jura).

Historio[redakti | redakti fonton]

La 3-an de decembro 1997, 8 komunumoj (Abergement-le-Petit, Aumont, Buvilly, Chamole, Grozon, Miery, Poligny et Tourmont) kreis "la Communauté de Communes du Comté de Grimont". Fine de 2016 ĝi havis 27 komunumojn. Komence de 2017 ĝi kun du apudaj komunumaroj unuiĝis al nova unuo Communauté de communes Arbois, Poligny, Salins, Cœur du Jura.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

La Communauté de communes du Comté de Grimont enhavis 27 komunumojn:

Nomo Loĝantoj
Abergement-le-Petit 41
Aumont 411
Barretaine 207
Bersaillin 351
Besain 179
Biefmorin 77
Brainans 174
Buvilly 362
Chamole 168
Chaussenans 109
Colonne 260
Darbonnay 86
Grozon 466
Le Chateley 82
Miéry 131
Molain 154
Monay 158
Montholier 320
Neuvilley 61
Oussières 216
Plasne 276
Poligny 4693
Saint-Lothain 436
Tourmont 501
Vaux-sur-Poligny 195
Villers-les-Bois 201
Villerserine 35

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]