Besain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Besain
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Jura
Arondismento Dole
Kantono Poligny
INSEE kodo 39050 [+]
Poŝtkodo 39800
Demografio
Loĝantaro 156  (2021) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 47′ N, 5° 48′ O (mapo)46.7855555555565.7938888888889Koordinatoj: 46° 47′ N, 5° 48′ O (mapo) [+]
Areo 12,84 km² (1 284 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Besain (Jura)
Besain (Jura)
DEC
Besain
Besain
Situo de Besain
Besain (Francio)
Besain (Francio)
DEC
Besain
Besain
Situo de Besain

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Besain [+]
vdr

Besain estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté). Fine de 2021 en la komunumo vivis 156 loĝantoj sur areo de 12,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Dole kaj al la kantono Poligny.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur la unua altebenaĵo de Ĵuraso, inter Poligny kaj Champagnole.

Limoj de la komunumo

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
18461962196819751982199019992006200820132020
485191163146134146180170166150157

fonto : Datumbazo Cassini de la EHESS ĝis 1962[1] kaj Insee ekde 1968.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

5 viroj el la Forces Françaises de l'Intérieur estis pafitaj de la germana armeo dum la dua mondmilito en kampo kelkcent metrojn for de la vilaĝo la 3-a de aŭgusto 1944: Auguet Michel (kapitano), naskita ĉe Saïda (Alĝerio), 33 jaroj, Deroussin Henri (soldato), naskita ĉe Pierre de-Bresse (Saône-et-Loire), 19 jaroj, Giraudo Georges (serĝento), naskita ĉe Chamblanc (Côte-d'Or), 21 jaroj, Guéraud Louis (serĝento), naskita ĉe Longwy-sur-le-Doubs (Jura), 26 jaroj kaj Perrin André (soldato), naskita ĉe Bondy (Seine), 18 jaroj.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1959 1971 Paul Poux sen


1971 1983 Raymond Nicod sen


1983 1989 Jean Gagneur sen


1989 1995 Jean-Jacques Pernot sen


1995 2008 Pascal Lagalice sen


2008 2014 Jean-Claude Girardot sen


2014 2020 René Guineret sen


2020 2026 Serge Maire sen


Kiu zorgos pri aktualigo post 2026?

Naturaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Natura protektita areo ĉe la lageto, malseka medio kie troviĝas protektitaj maloftaj papilioj: Coenonympha hero kaj Phengaris alcon.
  • Estas artefarita lageto (7 ha), kiu kuŝas piede de la monteto Côte de l'Heute: Oni fosis ĝin dum 1972.
  • Sur la areo de la vilaĝo troviĝas multe da grotoj, kaj turisma karsta pado permesas malkovri tra la arbaro de Moidons la karston kaj fantastajn bestojn desegnitaj sur ŝtonoj.

Arkitekturaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejo kaj fontanoj

festoj[redakti | redakti fonton]

  • "La fête du lac", de 1988 la vilaĝanoj organizas ĉiujare feston, dimanĉe post la 14-an de julio. Tiuokaze estas diservo ĉe la lago sub la arboj, tagmanĝo, ludoj, vespermanĝo, fajro, kaj dancoj. .
  • "Les Résistives", eko-festo, okazis unuafoje ĉe la lago de Besain, sabaton, la 28-an de julio 2012 (pli ol 400 uloj partoprenis)

La dua okazis la 10-an de aŭgusto 2013 (oficiale 739 personoj, laŭ kalkulo de la organizantoj, vizitis ĝin) kun partopreno de Altertour[3]. Tiu eko-festo okazis ĉiuj jaroj poste (2014,2015 : ĉeestis pli ol 1000 partoprenantoj al koncertoj, asocio-vilaĝo, debatoj ktp).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Esperantio[redakti | redakti fonton]

De 2006 ĝis fino de majo 2013 Besain estis la sidejo de Jura-Esperanto.

  • La 25-an de februaro 2012 okazis unutaga staĝo pri esperanto.

Olivier Buisson prezentis sian vojaĝon tra Sud-Ameriko danke al esperanto. vidu : http://vojaghoensudameriko.en-escale.com/ Arkivigite je 2012-06-25 per la retarkivo Wayback Machine

  • Jura-Esperanto aktive kunlaboris por organizi kaj partoprenis "Résistives-Festo"-jn la 28-an de julio 2012 kaj la 10-an de aŭgusto 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En la franca kaj la esperanta lingvoj la retejo de Jura-Esperanto :

Pri Besain kiel etapo de Altertour 2013 :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]