Jura-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Markemblemo de Jura-Esperanto

Jura-Esperanto estas franca asocio pri Esperanto. Ĝi estis fondita en 2006 en Besain , franca komunumo lokita en kantono de Poligny, en departemento Jura kaj en regiono Franĉ-Konteo.

Ĝi estas amika rondo en kiu Ĵurasanoj malkovras kaj lernas esperanton.

Tiu asocio ĉiujare organizas unutagajn staĝojn ĉiujare en nova loko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jura-Esperanto naskiĝis septembre 2006 en Besain ĉe la familio Desbrières en "La Flava Domo", kiam esperantistoj el diversaj lokoj de la departemento Jura deziris lerni kune. De 2006 ĝis la 28-an de majo 2013 la grupo kunvenis regule ( unue unufoje monate, kaj poste dufoje monate). La grupo akceptis novulojn kaj kreskis.

Dum 2012 anoj de Clairvaux-les-Lacs kuniĝis ĉirkaŭ Monique Paquelier kaj kreis duan grupon de Jura-Esperanto.

Kaj post la prelego de Mireille Grosjean en kulturoteko "Albert Camus" en la kvartalo de Mesnils-Pasteur en Dole evidentiĝis ke la unua historia periodo de Jura-Esperanto finiĝis kaj ke la dua komenciĝis.

Junie 2013, Jura-Esperanto reorganizis sin, kaj starigas novajn kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj en kulturoteko "Albert Camus" en Dole.

La 25-an de junio 2015, Jura-Esperanto iĝas registrita asocio sub la nomo Dole-Esperanto.

Kursoj[redakti | redakti fonton]

Dufoje monate parto de Jura-Esperanto kunvenas en Besain, sabaton de la 10a ĝis la 12-a horo.

Ĉiumerkrede antaŭ la vespermanĝo anoj de Clairvaux-les-Lacs ariĝas en Hautecour.

Junie 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigis esperanton al infanoj.

De oktobro 2013 ĝis julio 2013 okazis kursoj de esperanto ĉiusemajne merkrede, de la 12-a ĝis la 14-a horo, kadre de kulturoteko "Albert Camus" en Dole. De oktobro 2014 la kursoj okazas ĉiuvendrede, de la 12-a ĝis la 14-a horo.

Unutagaj staĝoj[redakti | redakti fonton]

Koncerto[redakti | redakti fonton]

Prelego[redakti | redakti fonton]

Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.

Vizito de esperantistoj[redakti | redakti fonton]

  • La 18-an de junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio : Petr Chrdle kaj Milada, lia edzino.

Kaj Alain Droyer prezentos esperantan muzikon la 25-an de junio.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Jura-Esperanto :

Les Résistives en Besain[redakti | redakti fonton]

Jura-Esperanto aktive kunlaboris por organizi kaj partoprenis "Résistives-Festo"-jn la 28-an de julio 2012 kaj denove la 10-an de aŭgusto 2013. "Les Résistives" estas eko-festo. http://collectifcitoyens.tumblr.com/

Eventoj[redakti | redakti fonton]

2014 en Kulturoteko "Albert Camus" en Dole[redakti | redakti fonton]

  • La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizas esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio"kun Dominique Jacquin, administranto de Vikipedio pli konata sub la nomo Uzanto:Pino~eowiki

, ekspozicio "Esperanto-1914" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la Nacia Esperanto-Muzeo (Gray), kaj spektado de la filmo " Esperanto" de Jean-Dominique Gautier.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]