Kulturoteko "Albert Camus" en Dole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kulturoteko "Albert Camus" en Dole situas ĉe 26-a "rue du maréchal Leclerc, Centre Horizons", en Dole en departemento Jura kaj en regiono Franĉ-Konteo.

historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la kulturoteko de la kvartalo de Mesnils-Pasteur de 1985. Dum la unuaj monatoj asocio zorgis pri ĝi, poste urbo Dole dungis bibliotekiston por vigligi ĝin.

Dum la unuaj jaroj ĝi staris en "la maison du Petit Bois", kaj translokiĝis en 1991 al "centre Horizons", kiu estas komercarejo. De 1988 Roger Badois ĉefroludas, kun helpo de Frédérique Mermoz.

Esperantio[redakti | redakti fonton]

2013[redakti | redakti fonton]

Post interkonsento inter la Kulturoteko kaj Jura-Esperanto kiuj rendevuis en Nacia Esperanto-Muzeo (Gray) aŭtune 2012, Mireille Grosjean prelegis en kulturoteko "Albert Camus" en la kvartalo de Mesnils-Pasteur en Dole la 28-an de majo 2013. Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj. Sekve dum junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigis esperanton al infanoj.

La 18-an de junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio Petr Chrdle kaj Milada, lia edzino. Kaj Alain Droyer prezentis esperantan muzikon la 25-an de junio 2013.

Jura-Esperanto translokigis sian sidejon al la kulturoteko. Kaj organizas kursojn de esperanto ekde septembro 2013.

2014[redakti | redakti fonton]

La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizas esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio", ekspozicio "Esperanto-1914" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la Nacia Esperanto-Muzeo (Gray), kaj spektado de la filmo " Esperanto" de Jean-Dominique Gautier.

  • La 29-an de aŭgusto 2014, Jura-Esperanto akceptis grupon el Bourg-en-Bresse kun esperantisto el Sud-Koreio : Junĉjo. Ili vizitis ekspozicion, historian kvartalon en Dole, kaj vespere Junĉjo prezentis sian fakon : Naturkuracado laŭ aziaj kuracideoj.
  • La 11-an de oktobro 2014, Jura-Esperanto ricevis Stano Marĉek, ano de Akademio de Esperanto. La pedagogia metodo kreita de Stano Marĉek nun haveblas ĉe la kulturoteko Albert-Camus.

2016[redakti | redakti fonton]

La 29-an de aprilo 2016, Dole-Esperanto bonvenigis esperantistoj el Seatlo, Les kaj Arlyn Kerr. Tiuokaze estis la unua ĉiĉeronado en esperanto de la Pasteur-muzeo en Dole.

Fontoj[redakti | redakti fonton]