Dole-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dole-Esperanto
esperanto-organizaĵo
Komenco 2015 vd
Lando(j) Francio vd
Situo Dole
Retejo Oficiala retejo
vdr

Dole-Esperanto estas franca asocio pri Esperanto. Ĝi estis fondita en 2015 en Dole, franca komunumo lokita en departemento Jura kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Markemblemo de Dole-Esperanto

Ĝi estas amika rondo en kiu Dolanoj malkovras kaj lernas esperanton.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unue estis Jura-Esperanto, kiu naskiĝis septembre 2006 en Besain ĉe la familio Desbrières en "La Flava Domo", kiam esperantistoj el diversaj lokoj de la departemento Jura deziris lerni kune.

Post la prelego de Mireille Grosjean en kulturoteko Albert Camus en la urbokvartalo Mesnils-Pasteur en Dole evidentiĝis ke la unua historia periodo de Jura-Esperanto finiĝis kaj ke la dua komenciĝis. Junie 2013, Jura-Esperanto reorganizis sin, kaj starigas novajn kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj en Albert Camus.

La 25-an de junio 2015, Jura-Esperanto iĝas registrita asocio sub la nomo Dole-Esperanto.

2013[redakti | redakti fonton]

Post interkonsento inter la kulturoteko Albert Camus kaj Jura-Esperanto kiuj rendevuis en Nacia Esperanto-Muzeo aŭtune 2012, Mireille Grosjean prelegis en Albert Camus la 28-an de majo 2013. Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.

Sekve dum junio, plenkreskuloj kunvenis en la kulturoteko ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de 18.30 ĝis la 20-a horo, kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigis Esperanton al infanoj. La 18-an de junio Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio Petr Chrdle kaj Milada, lia edzino. Alain Droyer prezentis esperantan muzikon la 25-an de junio.

Jura-Esperanto translokigis sian sidejon al la kulturoteko Albert Camus. De oktobro 2013 ĝis julio 2014 okazis kursoj de esperanto ĉiusemajne merkrede, de la 12-a ĝis la 14-a horo, kadre de la kulturoteko. De oktobro 2014 la kursoj okazas ĉiuvendrede, de la 12-a ĝis la 14-a horo.

2014[redakti | redakti fonton]

La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizas esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio", ekspozicio "Esperanto-1914" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la Nacia Esperanto-Muzeo, kaj spektado de la filmo "Esperanto" de Jean-Dominique Gautier.

La 29-an de aŭgusto, la asocio akceptis grupon el Bourg-en-Bresse kun Junĉjo. esperantisto el Sud-Koreio. Ili vizitis ekspozicion, historian kvartalon en Dole, kaj vespere Junĉjo prezentis sian fakon: naturkuracado laŭ aziaj kuracideoj.

La 11-an de oktobro, Jura-Esperanto ricevis Stano Marĉek, ano de Akademio de Esperanto. La pedagogia metodo kreita de li nun haveblas ĉe la kulturoteko Albert-Camus.

2015[redakti | redakti fonton]

La 25-an de junio 2015, Jura-Esperanto iĝas registrita asocio sub la nomo Dole-Esperanto. De septembro kaj oktobro Dole-Esperanto organizas kursojn en kulturoteko Albert Camus kaj la socia centro l'Escale.

2016[redakti | redakti fonton]

La 29-an de aprilo 2016, Dole-Esperanto bonvenigis esperantistoj el Seatlo, Les kaj Arlyn Kerr. Tiuokaze estis la unua ĉiĉeronado en Esperanto de la naskiĝdomo de Pasteur kaj la museo en ĝi.

La 22-an de oktobro okazis Esperanto-sabato en la socia centro l'Escale. Pli ol 30 homoj partoprenis el Dole, Diĵono, Bezansono, Valentigney, Belforto, Chalon-sur-Saône, Bourg-en-Bresse, Mesvres, Liono ktp. Dum tiu okazo Magali Lautrou kaj Olivier Buisson prezentis sian verkon: La sekreto de la strigo de Diĵono, infanrakonto eldonita en 2016, disponebla ĉe la turisma oficejo en Diĵono en 4 lingvoj (franca, angla, germana, esperanta). De oktobro 2016 Dole-Esperanto estas en kontakto kun la esperantistoj de la ĝemela urbo Sestri Levante.

2017[redakti | redakti fonton]

La 14-an de januaro kaj 7-an de oktobro 2017 okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale". La 27-an de julio, delegacio de Dole-Esperanto estis akceptita de Valentina Ghio, urbestrino de Sestri Levante, ĝemela urbo de Dole, pere de Grupo Esperanto-Tigulio (GET).

Vizitoj[redakti | redakti fonton]

  • La 18-an de junio 2013 en kulturoteko Albert Camus, Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio: Petr Chrdle kaj Milada, lia edzino. La 29-an de aŭgusto, oni ricevis Junĉjo el Sudkoreio, kuracisto laŭ azia naturkuracado.
  • La 11-an de oktobro 2014, la asocio ricevis Stano Marĉek, ano de Akademio de Esperanto.
  • La 29-an de aprilo 2016, Dole-Esperanto bonvenigis esperantistoj el Seatlo, Les kaj Arlyn Kerr. Tiuokaze estis la unua ĉiĉeronado en esperanto de la naskiĝdomo de Pasteur en Dole.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Roule-galette, "Rulplatkuko", infanrakonto tradukita el la franca de la asocio, kaj en 2015 sendita al la urbo Naruto en Japanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]