Conan O'Brien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conan O'Brien
O'Brien en Novjorko, novembro 2007
O'Brien en Novjorko, novembro 2007
Persona informo
Conan O'Brien
Naskiĝo la  18-an de aprilo 1963(nun 1963-04-18) (60‑jara)
en Usono Brookline, Masaĉuseco
Etno Irish Americans vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • Brookline High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Conan O'Brien
Familio
Patro Thomas Francis O'Brien Jr. vd
Patrino Ruth Reardon O'Brien vd
Gefratoj Kate B. O'Brien vd
Edz(in)o Elizabeth Ann Powell (2002-),
2 infanoj
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Coco
Okupo televida prezentisto • komikistoverkistoscenaristo • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • podkastisto • televida produktoro vd
Aktiva dum 1985-
En TTT teamcoco.com angle
Aktorado
Premio Emmy
Plej bona verkinta en varieta aŭ muzika serio
1989 - Saturday Night Live
2007 - Late Night with Conan O'Brien
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Conan Christopher O'BRIEN (naskiĝis la  18-an de aprilo 1963(nun 1963-04-18), Brookline, Masaĉuseco) estas usona televida prezentisto kaj humuristo. Li estis prezentisto de la NBC-programo Late Night with Conan O'Brien (Malfrua Nokto kun Conan O'Brien) ekde 1993 ĝis 2009, sekvita de la mallongdaŭra The Tonight Show with Conan O'Brien ekde 2009 ĝis 2010. Antaŭ lia kariero kiel prezentisto, O'Brien estis verkisto de Saturday Night Live kaj La Simpsonoj.

O'Brien naskiĝis en Brookline, Masaĉuseco, antaŭurbo de Bostono, la filo de Ruth, advokato, kaj Thomas O'Brien, doktoro, epidimiologisto, kaj profesoro de medicino ĉe Universitato Harvard. Li estas la tria de sep infanoj, kaj ido de irlandaj katolikaj elmigrintoj, kiuj venis al Usono antaŭ la Usona Enlanda Milito.

O'Brien prezentis la 58an Premiojn Emmy je 27a de aŭgusto 2006. Li antaŭe prezentis la premiojn en 2002, kaj kunprezentis la premiojn en 2003.