Confessions of a Dangerous Mind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Confessions of a Dangerous Mind
filmo
Originala titolo Confessions of a Dangerous Mind
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 2002, 24 apr. 2003, 31 dec. 2002
Ĝenro novnigra filmo, filmbiografio, komedia dramo, mistera filmo, spionada filmo, filma dramo, suspensa filmo, komedia filmo, film based on books
Kameraado Newton Thomas Sigel
Reĝisoro(j) George Clooney
Produktisto(j) Andrew Lazar
Scenaro Charlie Kaufman
Filmita en Montrealo • Kalifornio • Florido • Filadelfio • Arizono
Loko de rakonto MeksikoNov-JorkoLos-AnĝelesoBerlino
Muziko de Alex Wurman
Rolantoj Sam Rockwell • Drew Barrymore • Julia Roberts • Rutger Hauer • George Clooney • Maggie Gyllenhaal • Robert John Burke • Kristen Wilson • Michael Cera • Rachelle Lefevre • Chuck Barris • Dick Clark • Jerry Weintraub • Matt Damon • Michael Ensign • Daniel Zacapa • Emilio Rivera • Carlos Carrasco • Richard Kind • Brad Pitt • David Julian Hirsh • J. Todd Anderson • Krista Allen • Eric Jungmann • Fred Savage • Isabelle Blais • Anna Silk • Jennifer Hall • Conrad Pla • Claire Brosseau • James Urbaniak • Vikki Carr
Produktinta firmao Section Eight Productions
IMDb
vdr

Confessions of a Dangerous Mind (Konfesoj de danĝera menso) estas usona biografia prispiona trilera filmo de 2002 kiu rakontas la fikcian vivon de prezentisto de konkurencprogramoj kaj produktoro Chuck Barris. La filmo estis la reĝisora debuto de George Clooney, estis verkita de Charlie Kaufman kaj en ĝi stelulis Sam Rockwell kiel Barris, same kiel Julia Roberts, Drew Barrymore, kaj Clooney mem. Ĝi estis bazita en "nerajtigita membiografio" de Barris de 1984 samnoma, en kiu li postulis esti estinta murdisto por la CIA aldone al sia televida kariero. Tiuj postuloj estis malakaceptitaj fare de la CIA, dum Barris laŭlonge de sia vivo ĝenerale malakceptis diri ĉu la postulo estis prava aŭ malprava.

La filmo havis longan produktorprocezon. Columbia Pictures provizore planis produktori filmadaptaĵon fine de la 1980-aj jaroj, reĝisorota de Jim McBride. La filmorajtoj estis aĉetitaj en 1997 fare de la produktoro Andrew Lazar, kiu dungis Kaufman por verki scenaron; la projekto tiam tuj altiris serion de famaj reĝisoroj, kiel David Fincher, Brian De Palma kaj Bryan Singer, kaj de ĉefaktoroj, kiel Mike Myers, Ben Stiller kaj Johnny Depp. Kiam Clooney estis dungita kiel reĝisoro, li aliris Barris por konsulti pri la projekto por ekhavi aldonan aŭtentecon. Tio siavice kondukis al (eksterlista) reverko de la scenaro, kun kii Kaufman malkontentiĝis, ekzemple pro la forigo de drogomania subintrigo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
La reala Chuck Barris en The Gong Show en 1976.

Legenda televida prezentisto faras duoblan vivon: televidproduktoro tage, murdisto de la CIA nokte. Iam la junan kaj energian Chuck Barris, obsedita por alveno al pinto de la televidindustrio, ekpersekutas mistera rolulo, kiu kondukas Chuck al danĝera kaj sekreta mondo: tiu de la agentoj de la CIA. Laŭ la famiĝo de Barris kiel dinamika kaj produktiva televidproduktoro (kreante konkursojn tiom novigajn kaj popularajn kiel The Newlywed Game kaj The Gong Show, prezentita de li mem), nokte li plenumas murdojn komisiitajn de la CIA por la profito de la usona registaro.

Dum kreskiĝas la sukcesoj ĉe publiko, Barris aldonas al siaj programoj siajn sekretajn celojn: la venkintaj paroj de programoj kiel The Dating Game akiras kiel premion vojaĝon al la fabela Helsinki aŭ al la romantisma Okcidenta Berlino por ke ili vivu revan vivon. Eble tiuj lokoj ne estas tiom dezireblaj kiom ParizoRomo, sed ili havigas al Barris, kiu kunveturas, iom de alibio por siaj sekretaj misioj de la CIA.

Kaptita inter tiuj du ĉarmaj mondoj, tiu de la distrado kaj tiu de spionado, la vivo de Barris ekenkotiĝas en spiralo ekster kontrolo. Li krome dubas inter la virino kiu amas lin reale kaj la mistera kaj provoka virino de siaj fantazioj. Li ekricevas amaskritikojn el sia publiko, kiu akuzas lin misŝanĝi la programojn... krome, li malkaŝas, ke perfida agento planas murdi lin. Tiam, Barris konstatas, ke ambaŭ mondoj koliziis kaj li devas rekuperari la kontrolon de sia vivo, de siaj ambaŭ vivoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Sam Rockwell kiel Chuck Barris
    • Michael Cera kiel juna Chuck Barris
  • Drew Barrymore kiel Penny Pacino
  • George Clooney kiel Jim Byrd
  • Julia Roberts kiel Patricia Watson
  • Rutger Hauer kiel Keeler
  • Maggie Gyllenhaal kiel Debbie
  • Robert John Burke kiel Instructor Jenks
  • Jennifer Hall kiel Georgia
  • Kristen Wilson kiel Loretta
  • J. Todd Anderson kiel Stud Bachelor
  • Carlos Carrasco kiel Brazioni
  • Emilio Rivera kiel Benitez
  • Daniel Zacapa kiel Renda
  • Krista Allen kiel belulino
  • Michael Ensign kiel Simon Oliver
  • James Urbaniak kiel Rod Flexner
  • Jerry Weintraub kiel Larry Goldberg
  • Rachelle Lefevre kiel Tuvia
  • Richard Kind kiel Casting Executive
  • Brad Pitt kiel Bachelor #1
  • Matt Damon kiel Bachelor #2
  • Jen Taylor kaj Spencer Kayden en homamasaj scenoj (eksterliste)

Barris, Dick Clark, Jim Lange, Murray Langston, Jaye P. Morgan, kaj Gene Patton aperas en intervjuoj ŝlosilaj por la intrigo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]