Saltu al enhavo

Dick Clark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dick Clark
Persona informo
Naskonomo Richard Wagstaff Clark
Naskiĝo 30-an de novembro 1929 (1929-11-30)
en Mount Vernon
Morto 18-an de aprilo 2012 (2012-04-18) (82-jaraĝa)
en Providence Saint John's Health Center, Santa Monica
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Mount Vernon High School (en) Traduki
Sirakuza Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patrino Julia Fuller Clark (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Duane Clark (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
televida produktoro
game show host (en) Traduki
prezentisto
radio-prezentisto
filmproduktoro
scenaristo
entreprenisto
televida personaĵo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1945–2012 vd
Verkado
Verkoj American Bandstand ❦
Pyramid ❦
Dick Clark's New Year's Rockin' Eve vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard Wagstaff "Dick" Clark[1] (naskiĝis la 30-an de novembro, 1929 – mortis la 18-an de aprilo, 2012) estis radiofonia kaj televida stelulo en Usono, konata kiel la "gastigisto" de la plej longdaŭra usona televida varietea programo, American Bandstand, de 1957 ĝis 1987. Li ankaŭ dum multaj jaroj estris la ĉiujaran prezentadon de la novjorka novjaro al Usono kaj la mondo per sia Dick Clark's New Year's Rockin' Eve, kiu mondvaste disvastigis la festadon en Times Square.

Per American Bandstand, li ludis gravan rolon en la "legitimigado" de rokenrolo en Usono," ne nur popularigante ĝin al gejunuloj, sed ankaŭ al pli aĝaj generacioj. Multaj konataj muzikistoj unue konatiĝis per American Bandstand, interalie Ike kaj Tina Turner, Smokey Robinson kaj Miracles, Stevie Wonder, Talking Heads, kaj Simon kaj Garfunkel. Liaj programoj estis inter la plej fruaj, kie malsamrasuloj prezentadis programerojn sur la sama scenejo kaj la spektantaro kunsidis rase miksite. La kantisto Paul Anka asertas ke la programo de Clark respondecis pri la kreado de "junula kulturo", kaj pro lia juneca aspekto oni ofte nomis Clark "la plej maljuna dekkelkjarulo" en Usono, aŭ eĉ en la mondo.

Clark sukcese gvidis sian propran firmaon,[2] Dick Clark Productions, kiel prezidanto kaj estro. Krome li entreprenis fondi restoracian ĉenon, "American Bandstand Diner," laŭŝablone de Hard Rock Cafe. Ekde 1973, li kreis kaj produktis la ĉiujaran premiprogramon American Music Awards, similan al Grammy Awards.

Clark suferis gravan apopleksioon malfrue en 2004. Kvankam tio daŭre difektis lian kapablon paroli, Clark revenis al sia programo New Year's Rockin' Eve je la 31-a de decembro, 2005/1-a de januaro, 2006. Post tio li aperis ĉe la Premioj Emmy la 27-an de aŭgusto, 2006, kaj ĉe ĉiu New Year's Rockin' Eve ĝis inkluzive de tiu de 2011/2012. Clark mortis la 18-an de aprilo, 2012, 82-jara, pro infarkto post medicina traktado.[3] Post lia morto, ŝtatprezidanto Barack Obama diris, "Per American Bandstand li enkondukis jardekojn da spektantoj al la muziko de nia epoko."[4]

Early life

[redakti | redakti fonton]

Radio kaj televido

[redakti | redakti fonton]

American Bandstand

[redakti | redakti fonton]

Dick Clark's New Year's Rockin' Eve

[redakti | redakti fonton]

Pyramid game shows

[redakti | redakti fonton]

Radio-programoj

[redakti | redakti fonton]

Aliaj televidaj programoj

[redakti | redakti fonton]

Other media appearances

[redakti | redakti fonton]

Persona vivo

[redakti | redakti fonton]

Maljunaĝo kaj morto

[redakti | redakti fonton]

Apopleksio kaj ĝia postsekvo

[redakti | redakti fonton]

Premioj kaj honoroj

[redakti | redakti fonton]
  1. Dick Clark on. Tv.com (20 10-07-19). Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Alirita September 2, 2010 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Alirita 2012-04-19 .
  2. Dick Clark: inducted in 1993 | The Rock and Roll Hall of Fame and Museum, eld. Rockhall.com, alirdato 2010.09.02
  3. ABC News (2012-04-18). Dick Clark, Entertainment Icon Nicknamed 'America's Oldest Teenager,' Dies at 82. Alirita 2012-04-18 .
  4. President Obama leads tributes to TV host Dick Clark, BBC; alirdato 2012-04-19

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]