Hard Rock Cafe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hard Rock Cafe
restoracia ĉeno • varomarko vd
Dum 14-a de junio 1971 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Fondintoj Isaac Tigrett • Peter Morton vd
Sidejo Davie
Estr(ar)o James F. Allen
Posedata de Seminole Tribe of Florida vd
filiaj kompanioj Hard Rock Hotels vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ŝtonroka Kafejo (angle: Hard Rock Café) estas internacia ĉeno de grandaj kafejoj - restoracioj, kie okazas muzikaj koncertoj kaj sur iliaj muroj estas elmontro de kolektaĵoj kaj nostalgio el la kampo de rok-muziko. La unua filio de la ĉeno estis fondita en Londono en 1971 [1]. En decembro 2015, la ĉeno havas 191 filiojn en 59 landoj, inkluzive de 157 kafejoj, 22 hoteloj kaj 11 kazinoj.

La ĉeno Hard Rock ankaŭ posedas plurajn hotelojn kaj kazinojn tra la mondo [2]. La amuzentrepreno Hard Rock Park en Kalifornio estis fermita pro la ekonomia krizo de la mezo de la unua jardeko de la 21-a jarcento.

En 2006, la ĉeno Hard-Rock Cafe estis aĉetita por proksime de miliardo da dolaroj de la ĉeno Rank Group fare de la Seminole Indian-tribo, kiu administras la ĉenon ĝis nuntempe [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]