Conrad Schuhler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conrad Schuhler
En 2015
En 2015
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1940 (1940-05-28) (83-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Conrad SCHUHLER (28-a de Majo 1940) estas germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schuhler studis ekonomikon en Munkeno (LMU), Manĉestro, Yale kaj Berkeley.[1]

Ekde la 1960-aj jaroj li estis helpanto en la Instituto pri Sociologio de la LMU kaj tie iniciatis en 1968 kun sia kolego Horst Holzer novan modelon de demokratia kunregado de studentoj.[2] En la 1960-aj jaroj li estis ĉefredaktoro de la gazeto de la DKP, Unsere Zeit.[3] Li kunlaboris por la kultura gazeto Kürbiskern – Literatur, Kritik, Klassenkampf.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Politische Ökonomie der armen Welt. Trikont, München 1968
  • Black Panther. Zur Konsolidierung des Klassenkampfes in den USA. Trikont, München 1969
  • Freeze! Die Geschichte des anderen Amerika. Weltkreis, Dortmund 1981, ISBN 3-88142-285-4.
  • Blackout. Die Affären des Helmut Kohl. Pahl-Rugenstein, Köln 1986, ISBN 3-7609-1056-4.
  • Unter Brüdern. Die USA, Europa und die Neuordnung der Welt. PapyRossa, Köln 2003, ISBN 3-89438-268-6.
  • Alles Charlie oder was. Religionskritik – Meinungsfreiheit oder Schmähung? PapyRossa, Köln 2015, ISBN 978-3-89438-593-4.

Lia teksto "La Granda Krizo. Ĉu ni povas atingi la transformadon al solidara ekonomio trans la kapitalismo?" publikiĝis en Esperanto en la kolektiva verko Kien la klimato? N-ro 3 (2012). Pri la roloj de kresko kaj de merkato en la tasko protekti la klimaton. Kvin eseoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 ISW: isw-workshop beim „Internationalen Gipfel der Alternativen“ anlässlich des G7-Gipfels in Elmau: ReferentInnen. 2015 (PDF)
  2. Hochschulen/Mitbestimmung: Aktive Kollegen. Arkivigite je 2021-07-23 per la retarkivo Wayback Machine En: Der Spiegel. Nr. 32, 1968, p. 31.
  3. Kommunisten: Ewige Wahrheiten. Arkivigite je 2021-07-23 per la retarkivo Wayback Machine En: Der Spiegel. Nr. 23, 1989, pp. 42–46.
  4. Kien la klimato? N-ro 3 (2012). Pri la roloj de kresko kaj de merkato en la tasko protekti la klimaton. Kvin eseoj. Gerd Deumlich: Ĉu atendi la mondpereon?; Karl Unger: La kreskoparadigno kaj la ekologiaj krizoj; Klaus Müller: Pli mallongan labortempon anstataŭ pli da kresko; Mohhsen Massarrat: La "paradokso" de Sinn aŭ kial merkatfortoj ne povas protekti la klimaton; Klaus-Hermann Tjaden: Rimarkoj pri la "kresko"-kritiko; Klaus Engert kaj Peter Schüren: Ekologio kaj moviĝo; Conrad Schuhler: La Granda Krizo. Ĉu ni povas atingi la transformadon al solidara ekonomio trans la kapitalismo? Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 62 paĝoj, ISBN 978-2-918300-80-9 (= MAS-libro 82).