Mollens VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Conzor)
- La mallongigo VS en Mollens VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mollens.

Mollens
Blazono de Mollens
Blazono de Mollens
Blazono de Mollens
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 19′ 0″ N 7° 31′ 17″ O / 46.31667 °N, 7.52139 °O / 46.31667; 7.52139 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 0″ N 7° 31′ 17″ O / 46.31667 °N, 7.52139 °O / 46.31667; 7.52139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 939
Areo 32,51 km²
Alteco 1070 m super marnivelo
Poŝtkodo 3974
Komunumkodo 6242
Mapo de Mollens
Mapo de Mollens
Situa mapo de Mollens
vdr

Mollens estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 939 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mollens situas en la supra parto de la franclingva Suba Valezo, rekte apud la lingvolimo kun Alemanio. En nordo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la Wildstrubel-Masivo kaj la sudorienta parto de la Plaine-Morte-Glaĉero situas sur al komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mollens kaj la setlejoj Aminona, Conzor, Cordona, Laques, L'Arbiche, Le Tsablio, Les Echerts kaj Saint-Maurice-de-Laques, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 32,51 km², de kiuj 26,8% estas kovritaj de arbaro, 30,9% servas por agrikulturo kaj 3,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mollens limas en nordo al Lenk en Simme-Valo (BE), en nordnordoriento al Leukerbad, en nordoriento al Varen, en oriento al Salgesch, en sudoriento al Miège, en sudo al Venthône, kaj en okcidento al Randogne.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Mollens pasas la kurboriĉa kantona ĉefvojo n-ro 208 de Sierre al Montana. Montara vojo kondukas de la vilaĝo Mollens al la turisma setlejo Aminona, de kie aertelfero kondukas al la sikregiono de la monto Petit Bovin. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 6 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Sierre. Pere de la poŝtaŭtolinioj de Sierre al Montana kaj de Sierre al Aminona la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mollens datiĝas el la jaro 1250 kiel Molaen. Dum mezepoko Mollens apartenis al la episkopa Senjorujo Sierre. En la 15-a jarcento estis unuan fojon menciita vilaĝa komunumo. En la jaro 1683 Mollens kuniĝis kun Cordona. Mollens apartenis al la supera triono de la komunumo Noble Contrée de Sierre kaj formis memstaran komunumon ek de 1839. La komunuma domo en Mollens estis konstruita en la jaro 1656. [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]