Corera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corera
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26144
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 283  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 2° 13′ U (mapo)42.342777777778-2.2191666666667Koordinatoj: 42° 21′ N, 2° 13′ U (mapo) [+]
Alto 522 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Corera (Provinco Rioĥo)
Corera (Provinco Rioĥo)
DEC
Corera
Corera
Situo de Corera
Corera (Hispanio)
Corera (Hispanio)
DEC
Corera
Corera
Situo de Corera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corera [+]
vdr

Corera [koREra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

La municipa teritorio de Corera, en la nordoriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas en la malsupra parto de la nomita Valo de Ocón je 28 km de la rioĥa ĉefurbo.

La municipa teritorio estas atingebla de la regiona ŝoseo LR-259. Laŭ tiu, Galilea estas inter Murillo de Río Leza nordokcidente kaj Galilea apude okcidente, kaj El Redal kaj Ausejo oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo de la preĝejo.
Krucmonumento.

Corera, ĝis la 19a de Majo 1865 apartenis al la komunumaro nomita Tierra de Ocón, kiu havis komunajn organizadon kaj regularon. La Tierra de Ocón enhavis dek domarojn: nome Aldealobos, Los Molinos, Oteruelo, Pipaona, Las Ruedas, San Julián, Santa Lucía, Corera, El Redal kaj Galilea krom la ĉefurbo Ocón. Inter 1842 kaj 1865, tri el tiuj loĝlokoj, - nome Corera, El Redal kaj Galilea, lau tiu ordo - sendependiĝis kiel apartaj municipoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Corera, kie oni malaltiĝis el 757 loĝantoj ĝis nunaj 262.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo. Krome estas produktado de olivoleo kaj ceramiko. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la krucmonumento kaj palac-domo de markizo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]