Corpus Iuris Canonici
Corpus Iuris Canonici (Korpuso de kanona juro) estas normiga fonto de la korpuso de la nuna kanonjura kodo de la Katolika Eklezio, oficiale publikigita en 1582, sed praktike ekzistanta de multe antaŭe, kaj ampleksas jenon:
- Decretum Gratiani;[1]
- "Liber Extra" (aŭ Decretales) promulgita de Gregorio la 9-a en 1234;
- "Liber Sextus" (Libro Sesa) promulgita de Bonifaco la 8-a en 1298;
- "Clementinae" (Klementaj) fiksitaj de Klemento la 5-a post la Ekumena Koncilio de Vienne (Francio) kaj sekve de papo Johano la 22-a en 1317.
- "Extravagantes Johannis XXII" (Ekstervagantaj – dekretaloj – de Johano 22-a) [2], kolekto de dekretaloj redaktita ĉirkaŭ 1325;
- "Extravagantes communes" (komunaj ekstervagantaj dekretaloj), privata kolekto redaktita de Johano el Chappuis.
Jura valoro de la korpuso de kanona juro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis praktike la jura normaro sur kiuj laŭlonge de plurjarcentoj reguliĝis la universo de la Katolika Eklezio. Hodiaŭ ĝi estas anstataŭata de la nova Kodo de kanona juro de la 18-a de majo 1918. Tamen ĝi konservas grandan valoron por la historio de la Eklezio kaj de Eŭropo kaj de Kristanismo.
Eldonoj de la Corpus
[redakti | redakti fonton]De la corpus, laŭlonge de la tempo, okazis diversaj redaktadoj (kaj eldonoj) ŝuldeblaj al aldonoj de novaj tekstoj iniciate de kanonistoj: ekzemplo estu Lacelotti. La unua estis publikigita en Parizo entreprene de Johano Chappuis en 1500, la lasta, reviziita kaj korektita fare de komisio de kanonistoj, pro tio diritaj "correctores" (korektantoj), estis solene promulgita de papo Gregorio la 13-a kun buleo "Cum pro munere" de 1580 kaj oficiale eldonita en la 'editio romana (roma eldono) du jarojn poste, do la oficiala (1582).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La teksto de Graciano unue distingas juron el teologio kaj igas ĝin aparta studobjekto, kaj fakte fondis lernejon por la studo pri la «dekretistoj», nome lernejo kie aktivas kiuj studas kaj komentas la Decretum Magistri Gratiani.
- ↑ Nomataj tiel ĉar, kvankam de Johano 22-a, ili «perdiĝis» kaj restis preskaŭ ĉiuj ignoritaj