Graciano (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
JURISTO
MEZEPOKA
Nomo Literature Johano kaj ankaŭ Francisko
Kromnomo Graciano
Naskiĝdato 1075/1080
Sekso Viro
Nacieco Itala
Loko de naskiĝo Chiusi
Morto-loko Eble Chiusi, eble Bolonjo
Morto-jaro 1145/1153
Aktiveco1 Monaĥo
Aktiveco2 Magister artium kaj episkopo ekde 1127
Aktiveco3 Redaktinto de la “Dekretaro de Graciano”
Nacio Itala
Transnacieco Juristo fondinto de mezepoka kanona juro

Graciano (juristo) estis instruisto pri kanona juro kaj profesoris almenaŭ en Toskanio (centra Italio) ĉirkaŭ la jaroj 1120/1140. Unua inter la instruantoj pri kanona juro, li kompilis elstaran verkon, kiun li nomis Concordiam discordantium canonum (Akordo de la malakordaj kanonoj) sed la posteuloj Decretum, nome Dekretaro. La kompilaĵo koncernas eklezian disciplinon, proceduron en juĝaj disputoj, geedzan juron kaj aliajn ekleziajn aferojn.

Li estis samtempulo de Irnerio kaj de Bernardo de Clairvaux kaj de Petro Abelardo. Tiu ĉi lasta estis fama franca monaĥo, rafinita teologo, aŭtoro interalie, de Sic et Non kies dialektiko ege lin influis, almenaŭ en la aldonoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malmulton oni sukcesas dedukti el la biografiaj fontoj, laŭ kiuj Graciano naskiĝis en la zono de Chiusi (en Toskanio), iam sidejo de longobarda Duklando, en la tempo kiam la teritorio apartenis al Matildo de Toskanio en la dua duono de la 11-a jarcento. Eble li agadis en la lernejo pri liberaj artoj de la zona katedralo, kie estis instalita scriptorium (porskriba laborejo) kaj aliaj episkopaj oficoj. Ekde 1115, nome post la morto de Matildo, la teritorio suferis anarkion kaj pasaĵojn de unu dominanto al alia. En 1130 Graciano funkciis kiel episkopo de Chiusi, ampleksa diocezo kun zonoj en la Heredaĵo de Sankta Petro (papa teritorio). Fontoj aludas al diversaj servoj plenumitaj de Graciano ĉe tiamaj papoj kiuj al li apogiĝis en juraj aferoj pro lia scio pri la du forumoj (juro kanona kaj juro civila) kiel diras Dante Alighieri kiu lin lokigas en la deka kanto de Paradizo Paradiso, en la «Ĉielo de la Suno», kie Sankta Tomaso de Akvino lin prezentas kiel brilan elstarulon de la «saĝaj spiritoj» (Dia Komedio, Paradizo, 10, 103-105) La lum' de Graciano tie brilas

kiu de ambaŭ juroj la valoron

difinis kaj ĉiele nun jubilas. [1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Graciano estas aŭtoro de la tieldirita DecretumDecretum GratianiDecretum Magistri Gratiani, (Dekretaro de Graciano), kies oni konas diversajn recenzojn, per kiuj oni ordigas pli ol mil jarojn de kanonoj, foje kontrastaj inter si, de la historio de la Kristana Eklezio, siainiciate realigante kodon (neniam oficiale publikigita) kiu estis samtempe aplikita kaj en la ekleziaj tribunaloj (kiuj en mezepoko ofte okupiĝis, krome, pri civila jurisdicio) kaj, instrucele, en lernejoj de liberaj artoj de la tuta okcidenta kristanaro: tiu laboraĵo konstituis la angulŝtonon de la Corpus Iuris Canonici (Korpuso de la Kanona Juro) – abrogaciita nur en 1917 per la nova Codex Iuris Canonici (Kodo de Kanona Juro) –. Ĝi fariĝis la baza teksto de nova scienco, nome la Kanona Juro, fine apartigita el la teologio kaj de tiam instruata kiel aŭtonoma scienco.

Graciano, kiu estis instruisto precipe pri liberaj artoj, faris grandan uzon de la "quaestiones" (demandoj, problemoj, kvereloj, disputoj) kaj de la logiko respektive instruataj kiel metodo kaj instruobjektoj de la liberaj artoj dum la 11-a jarcento. Graciano ekde 1130-1131 fasciniĝis kaj influiĝis de la franca priteologia skolo, ĝuste en la tempo en kiu Abelardo ellaboradis sian Sic et Non, personulo tiu ĉi kiun Graciano eble havis okazon renkonti en 1131, norde de Francio, kien li iris kiel membro de la okaza kortego de papo Inocento la 2-a. Efektive en la postaj jaroj Majstro Graciano (Magister Gratianus) pli ampleksigis sian verkon per novaj aparatoj komune nomitaj "De penitentia" kaj "De consecratione", (pri pentofaro) kaj (pri konsekro). Tiuj aldonoj, ankaŭ se eble ne tutaj liaj, estas malkaŝa frukto de teologiaj-juraj pliprofundiĝoj kiuj ne povis maturiĝi nenie ol en tiutempa Francio.

Graciano kompletigis sian verkon post sia reveno el Francio profitante de la diskutata problemaro de la Dua Laterana Koncilio per la aldono de diversaj kanonoj, inter kiuj la "auctoritates" de Justiniana romia juro kaj kanonoj de la Unua laterana koncilio de 1123.

La verko estis multe estimata kaj profitata precipe en la parto koncernanta la redakton de la "concordantia canonum", necesa fonto de juro en la ĉiamdaŭra investitura polemiko.

Pri tiu origina verko hodiaŭ restas nur malmultaj manuskriptoj.

Strukturo de la Decretum[redakti | redakti fonton]

La difinita strukturo de la verko konstituiĝas je tri partoj:

  • La unua parto dividiĝas laŭ 101 (ĉiu ero en kiu oni klarigas iun temon startante el ĝiaj ĝeneralaj principoj kaj el la kontraŭdiroj en ĝi kuŝantaj, aranĝante seriojn de subdividojn ĉiam pli detaligitajn). La unuaj 20 distinctiones (doktrinpunktoj, paragrafoj) konsideras la ĝeneralajn problemojn, la aliaj 81, male, pritraktas la diversajn gradojn de la eklezia regado (Episkopoj, hierarkio ktp)
  • La dua parto dividita en 36 causae (diskutoj imagitaj, fikciaj kazoj) ilustrantaj diversajn temojn (kriminala kaj procedura juro, ekleziaj havaĵoj kaj geedza juro). Por ĉiu Quaestio (disputo), Graciano proponas sian solvon per siaj dicta (sentencoj).
  • La tria parto alfrontas nur 5 distinctiones, rilataj al traktato pri la sakramentoj kiu estis aldonita post la origina redakto kaj senas je dicta magistri, Majstraj sentencoj).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Quell'altro fiammeggiare esce del riso
    di Grazïan, che l'uno e l'altro foro
    aiutò sì che piace in paradiso.
    Laŭ la versio de Peterlongo
    La dua flam’ eliras el la rido
    de Graciano, kiu du forumojn
    helpis, kaj plaĉas li en Paradizo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Friedberg, Emil ed. 1879. Corpus iuris canonici, vol. 1: Decretum magistri Gratiani. Lipsiae.
  • Stickler, Alphonsus M. 1950. Historia iuris canonici: Institutiones academicae, vol. I: Historia fontium. Augustae Taurinorum.
  • Winroth, Anders. 2000. The Making of Gratian's Decretum. Cantuariae.
  • Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company. 1913.
  • Enciclopedia Cattolica (verko itallingva, kies 12 volumoj estas publikigtaj ekde 1948 ĝis 1954.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]