El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coudekerque-Branche - jen france, nederlande Nieuw-Koudekerk respektive origine okcidentflandre Nieuwe-Koukerke ("nova loĝloko malvarma kirko", respektive en traduko de la francigita nomo "branĉa loĝloko malvarma kirko") - estas urba komunumo de Francio kaj ĉirkaŭurbo de Dunkerque kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj estas la administra centro de samnoma kantono Coudekerque-Branche / Nieuwe-Koukerke.
La urbanojn oni kutime nomigas Coudekerquois en la franca.
La blazono de Coudekerque-Branche/Nieuwe-Koukerke bildigas erinacon, nomitan la "Erinaco de la Branĉo".