Saltu al enhavo

Cours rationnel et complet d'Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cours rationnel et complet d'Esperanto estas populara lernolibro de Esperanto en Francio. Ĝia unua eldono estis

Cours rationnel et complet d'Esperanto kun antaŭpa­rolo de Henri Barbusse. Eld. Revoluciana Federacio Esper­antista, Paris, 1921, 208 paĝoj.

La titolo Cours rationnel et complet d'Esperanto signifas Racia kaj kompleta kurso de esperanto, ĝi estas kursolibro elpensita por proletaj franclingvanoj. Tiu anonima verko estas tre populara, jam en 1926 aperis la dua eldonoj de la libro. La Librarie Centrale Esperantiste reeldonis ĝin 15 fojojn ĝis 1938. Post la dua modmilito SAT ofte reeldonis la verkon, en 1948 la libro atingis la 7-an eldonon je SAT, post ĝi estis reeldonita en 1973 kaj denove en 2006 kun postparoloj de Albert Jacquard.

Ĝi enhavas 15 lecionojn en siaj unuaj eldonoj kaj 17 en la lastaj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu gramatiko estas plej zorge kaj ĝisfunde ellaborita. Tiu, kiu volas detale elstudi tiun libron perfekte konos Esperanton. La vera verkisto ne estas citita, li sin kaŝas sub la pseŭdonimo «laboristoj». Pro la giganta laboro li akceptu ĉi tie sinceran gratulon. Pro la kvalito de la eldonantoj oni komprenos, ke ia ekzercoj kaj la temoj de tiu lernolibro, enhavas subjektojn kun pli speciala rilato al ĝeneralaj ekonomiaj kaj politikaj cirkonstancoj ekzistantaj kaj celataj 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)