Saltu al enhavo

Cristóbal Zaragoza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cristóbal Zaragoza
Persona informo
Naskonomo Cristóbal Zaragoza Sellés
Naskiĝo 4-an de marto 1923 (1923-03-04)
en Vila Joiosa
Morto 25-an de februaro 1999 (1999-02-25) (75-jaraĝa)
en Orba
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cristóbal ZARAGOZA Sellés (Vila Joiosa, Alikanto, 4a de marto 1923 - Orba, Alikanto, 25a de februaro 1999) estis hispana verkisto.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Li gradiĝis en Filozofo kaj Beletroj en la Universitato de Valencio en 1946. Li dediĉis sin al privata instruado kaj al kunlaborado en gazetaro, ĉefe kiel literatura kritikisto, kaj krome tradukas kaj verkas por diversaj eldonejoj.

Li aktivis en kontraŭfrankista movado el 1968 kaj tiam li publikigis sian unuan romanon "El escándalo del silencio". Konscia pri mankoj pri literaturo dokumenta pri la respublika tendaro, li verkis serion de memorigaj libroj, Los generales del pueblo, Ejército popular y militares de la República, El levantamiento en África, ktp. Tiusence lia verko Carta de Franco a Vizcaíno Casas, estas reago al Y al tercer año resucitó de tiu lasta, malfermis la pordojn al la populareco, plifirmigita atingante la premion Ateneo de Sevilo en 1975 per la romano Manú. Aliaj verkoj estas Generaciones, longa trilogio pri la hispana transiro al demokratio: Generaciones, en 1979; Generaciones 2. Del golpe al cambio, en 1988; Generaciones 3, fábula, en 2013.

En 1981 per sia romano Y Dios en la última playa li ricevis la premion Planeta. De tiu romano - tradukita al la rusa kaj vendita je pli ol 300 000 ekzempleroj venditaj en la iama Sovetunio - kaj pli ol unu miliono venditaj en Hispanio, estas ankoraŭ vendata ekzempleroj. En 1986 li ricevis la Premion Internacian de Romano Plaza per sia libro Al fin la libertad, tradukita al portugala, al rusa kaj al germana.

  • El escándalo del silencio, Planeta, 1968.
  • No tuvieron la tierra prometida, Planeta, 1969.
  • El cambio de camisa (Paza y Janés) 1970
  • Un puño llama a la puerta (29 eldonoj), 1971.
  • Aves y pájaros domésticos, Bruguera, 1974.
  • Manú (Premio Ateneo de Sevilla), Planeta, 1975.
  • El descubrimiento del mundo``, Biblioteca RTVE, 1976
  • El levantamiento en África, Bruguera, 1977.
  • Vivan las cadenas, Bruguera, 1977.
  • Los generales del pueblo, Bruguera, 1977.
  • Los domingos vacíos, Planeta, 1977.
  • Carta de Franco a Vizcaíno Casas, Plaza y Janés, 1978.
  • Generaciones 1, Plaza y Janés, 1979.
  • Y Dios en la última playa, Premio Planeta, 1981.
  • Del color del viento, Planeta, 1982.
  • Ejército popular y militares de la República, Planeta, 1982.
  • Un muerto en la 105, Plaza y Janés, 1984.
  • Acta de defunción. Una reflexión sobre la violencia de los españoles, Planeta, 1985.
  • Diálogo con el escritor ausente, Plaza y Janés, 1985.
  • Al fin la libertad, Premio Internacional Plaza, 1986.
  • El presidente, Plaza y Janés, 1987.
  • Generaciones 2, Plaza y Janés, 1988.
  • Yo, Juan Prim, Planeta, 1989.
  • El libro de la paz, Hispaven, Caracas, Venezuela, 1990.
  • Cervantes. Vida y semblanza, Mondadori, 1991.
  • Pájaros de cuento, Seuba, 1993.
  • El libro del engaño a los ojos, Inst. Alicantino de Cultura Juan Gil-Albert, 2006
  • Generaciones 3 Ediciones Carena, 2013

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]