Csurgó
Csurgó (ĉurgO) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Csurgó, kies centro estas.
Bazaj informoj
- Areo: 60 km²
- Loĝantaro: 6150
- Poŝtkodo: 8840
- Telefonprefikso: 82
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kaposvár-Murakeresztúr.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1019. La komunumo iĝis kampurbo en 1405 havanta fortikaĵon. Inter 1543-1545 tie vivis muzikisto-poeto Tinódi Lantos Sebestyén, inter 1792-1799 poeto Mihály Csokonai Vitéz. Poste alvenis hungaroj, germanoj, slovakoj kaj judoj. La sinagogo en 1762 konstruiĝis. En 1850 la komunumo denove iĝis kampurbo kaj 1989 urbiĝis.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito devenanta el la 13-a jarcento
- kalvinana gimnazio
Famuloj
En Csurgó naskiĝis statistikisto Dezső Laky, en Csurgó mortis agronomo János Nagyváthy.