Cuamba

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cuamba estas grandurbo, administra centro de distrikto kaj universitata urbo en Mozambiko. Ĝi estis konata dum dominado de portugaloj, kiel Nova Freixo (=Nova Cindro).

Loko de Cuamba en Mozambiko

Bazaj informoj

Geografio

Cuamba situas sur altebenaĵo laŭ rivero en la norda sekcio de la lando.

Trafiko

Cuamba havas flughavenon. Ĉefvojo inter Nampula-Lichinga trairas la urbon, krome kuras grava vojo al Pemba (Mozambiko). Ankaŭ fervojo Nacala-Malavio tuŝas la urbon kaj loka trajno kuras al Lichinga.

Rando de Cuamba

Klimato

En Cuamba la averaĝa temperaturo varias somere inter ĉ. 30 °C kun sekeco, vintre ĉ. 18 °C kun pluvoj. Jare pluvas ĉ. 1000 mm.

Fontoj

  • Angla, germana kaj portugala Vikipedioj
  • [1]
  • mapo