Cucalón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cucalón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44491
Demografio
Loĝantaro 78  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 1° 13′ U (mapo)41.085711-1.2144353Koordinatoj: 41° 5′ N, 1° 13′ U (mapo) [+]
Alto 1 036 m [+]
Areo 31,926706 km² ( 319 2.6 706 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cucalón (Provinco Teruelo)
Cucalón (Provinco Teruelo)
DEC
Cucalón
Cucalón
Situo de Cucalón
Cucalón (Hispanio)
Cucalón (Hispanio)
DEC
Cucalón
Cucalón
Situo de Cucalón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cucalón [+]
vdr

Cucalón [kukaLON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 98 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, norde de Ferreruela de Huerva kaj sude de Villahermosa del Campo. Nordoriente estas Lanzuela.

La urba kerno estas sur 1 034 msm, pro kio estas malvarma klimato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cucalón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 82 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado (kverkoj kaj pinoj) kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun svelta mudeĥara turo, ermitejoj, muelejoj, kolombejoj, arkeologiaj kuŝejoj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kiel ĉe la rivero Huerva ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]