Cuevas de Almudén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuevas de Almudén
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44169
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 119  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 0° 50′ U (mapo)40.712908-0.82843220000001Koordinatoj: 40° 43′ N, 0° 50′ U (mapo) [+]
Alto 1 281 m [+]
Areo 35,846962 km² ( 358 4.6 962 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cuevas de Almudén (Provinco Teruelo)
Cuevas de Almudén (Provinco Teruelo)
DEC
Cuevas de Almudén
Cuevas de Almudén
Situo de Cuevas de Almudén
Cuevas de Almudén (Hispanio)
Cuevas de Almudén (Hispanio)
DEC
Cuevas de Almudén
Cuevas de Almudén
Situo de Cuevas de Almudén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuevas de Almudén [+]
vdr

Cuevas de Almudén [KŬEbas dealmuDEN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 56 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Mezquita de Jarque (okcidente) kaj Jarque de la Val (oriente) laŭ la regiona ŝoseo A-1403. La altitudo de la loĝloko estas de 1281 msm, pro kio estas malvarma vetero.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loknomo Cuevas de Almudén estas etimologie komprenebla en hispana kiel Grotoj de Almudén, kaj siavice Almudén derivas de la araba المعدن (al-maʿdin), «la mino».[1]​ Tio klare indikas la araban devenon de la loko kaj krome la tradician dediĉon al minado.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cuevas de Almudén oni malaltiĝis el 300 loĝantoj en 1877 kaj 252 en 1920 ĝis nunaj 118 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 50.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]