Jarque de la Val

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarque de la Val
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44169
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 0° 48′ U (mapo)40.702777777778-0.80111111111111Koordinatoj: 40° 42′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Alto 1 269 m [+]
Areo 29,230659 km² ( 292 3.0 659 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jarque de la Val (Provinco Teruelo)
Jarque de la Val (Provinco Teruelo)
DEC
Jarque de la Val
Jarque de la Val
Situo de Jarque de la Val
Jarque de la Val (Hispanio)
Jarque de la Val (Hispanio)
DEC
Jarque de la Val
Jarque de la Val
Situo de Jarque de la Val

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jarque de la Val [+]
vdr

Jarque de la Val [ĤARke delaBAL] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 60 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Cuevas de Almudén (nordokcidente) kaj Hinojosa de Jarque (sudoriente) laŭ la regiona ŝoseo A-1403. La altitudo de la loĝloko estas de 1269 msm, pro kio estas malvarma vetero.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo.

La loknomo Jarque de la Val estas etimologie komprenebla en hispana kiel Jarque de la Valo, kaj siavice Jarque derivas de la araba شرق ŠARQ "oriento".​[1]​ Tio klare indikas la araban devenon de la loko.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Jarque de la Val oni malaltiĝis el 338 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 60 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun bela sonorilturo, la domega urbodomo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 50.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]