Hinojosa de Jarque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hinojosa de Jarque
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44157
Demografio
Loĝantaro 104  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 41′ N, 0° 47′ U (mapo)40.691111111111-0.78583333333333Koordinatoj: 40° 41′ N, 0° 47′ U (mapo) [+]
Alto 1 224 m [+]
Areo 36,472646 km² ( 364 7.2 646 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hinojosa de Jarque (Provinco Teruelo)
Hinojosa de Jarque (Provinco Teruelo)
DEC
Hinojosa de Jarque
Hinojosa de Jarque
Situo de Hinojosa de Jarque
Hinojosa de Jarque (Hispanio)
Hinojosa de Jarque (Hispanio)
DEC
Hinojosa de Jarque
Hinojosa de Jarque
Situo de Hinojosa de Jarque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hinojosa de Jarque [+]
vdr

Hinojosa de Jarque [inoĤOsa deĤARke] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 61 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Jarque de la Val (nordokcidente) kaj Aliaga (sudoriente) laŭ la regiona ŝoseo A-1403. La altitudo de la loĝloko estas de 1224 msm, pro kio estas malvarma vetero.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo en la sudo de la Sierra de San Just, je 3 km de Jarque de la Val, el kiu loko ricevas akvon.

En la municipa teritorio estas ankaŭ la loĝloko Cobatillas (Grotetoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo.

La loknomo Hinojosa de Jarque estas etimologie komprenebla en hispana kiel Fenkolejo de Jarque, kaj siavice Jarque derivas de la araba شرق ŠARQ "oriento".​[1]​ Tio klare indikas la araban devenon de la loko.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Hinojosa de Jarque oni malaltiĝis ĝis nunaj 110 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la ermitejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 50.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]