Kurbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cursorius cursor)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kurbirdo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Cursorius Cursorius
Specio: Kurbirdo Cursorius cursor
Latham 1787
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj  Verŝajne formortinta  Verŝajne reproduktaj teritorioj  Verŝajne vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  •  Verŝajne reproduktaj teritorioj
  •  Verŝajne vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  •  Verŝajne reproduktaj teritorioj
  •  Verŝajne vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Kurbirdo aŭ simple Kurulo -kvankam tiu vorto uzeblas preferinde por la tuta grupo-, Cursorius cursor, estas vadbirdo de la familio de glareoloj kaj kuruloj, nome Glareoledoj.

    Kvankam klasitaj kiel vadbirdoj, tiuj estas birdoj de seka malferma kamparo, prefereble mezseka, kie ili ĉasas siajn predojn inter insektoj per kurado surgrunde; ankaŭ en strandoj kaj dunoj.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Tiuj kuruloj troviĝas en la du plej orientaj insuloj Kanarioj, norda Afriko -eĉ en Saharo sed ne tre sube kaj sudoriente tra Etiopio kaj Somalio- kaj sudokcidenta Azio, tio estas el Arabio ĝis Afganio kaj Pakistano. Ili estas parte migrantaj birdoj, ĉar aziaj birdoj vintras en nordokcidenta Barato, tiuj de Mezoriento en Arabio kaj la nordafrikaj tra la suda bordo de Saharo. Tiuj birdoj kiuj ne estas tro nordaj, aŭ estas pli okcidentaj aŭ insulaj ne migras.

    Ili estas raraj norde de siaj reprodukta teritorio, sed tiu specio ĉeestis teritoriojn tiom malproksimaj kiel Finnlando, Irlando kaj Britio.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Tiuj birdoj -de 20 ĝis 24 cm, enverguro de 51 ĝis 57 cm kaj pezo de 90 ĝis 156 g- havas longajn flavecajn krurojn -kun nur tri fingroj kaj neniu malantaŭe, do adaptitaj al kurado- kaj longajn flugilojn. Ili havas iome subenkurvitajn kaj pintakrajn bekojn nigrajn, mallongajn kaj maldikajn. La korpa plumaro estas sablobruna, paliĝante al blankeca koloro en pli malalta ventro kaj kun nigra strio de la vosto preskaŭ fine. La plej rimarkinda eco de tiu specio estas la kapa bildo: pli precize estas nigra traokula strio kiu malantaŭeniras ĝis la nuko suben, super ĝi estas tre blanka supraokula strio, kiu ĉe la nuko havas ankaŭ nigran limon supre; super ĉio estas krono dekomence bruna sed supre griza ĝis la nuko kie kuniĝas kun la tri strioj. De malantaŭe la birdo aperas tute helbruna kun tiu rimarkinda buntaj nuko kaj krono.

    Dumfluge tiu specio similaspektas kun la glareoloj pro ties malrapidaj flugilfrapoj, pintaj flugiloj kaj nigraj subflugiloj -ankaŭ pintoduonoj de supraj flugiloj estas nigraj-. Ambaŭ seksoj estas similaj.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Cursorius cursor MHNT

    La ino demetas du ovojn printempe en grunda truo. Ambaŭ gepatroj kovas dum preskaŭ 3 semajnoj. La idoj tuje elnestiĝas. La gepatroj ŝajnigas esti vunditaj por malproksimigi eventualajn predantojn.

    Ili manĝas etajn senvertebrulojn kiel insektoj, larvoj, vermoj, helikoj kaj iun lacerteton. Ili ĉasas ties predojn per kurado ĉiudirekten, per elterigo kaj eĉ povas kapti flugantajn saltulojn. Kvankam ili ĉefe moviĝas per kurado, ili povas flugi eĉ longdistance por sezona migrado. Temas pri sociaj birdoj kiuj ariĝas en grupoj kaj kiuj kaŭriĝas okaze de danĝero: tiele ili kamuflas sin surgrunde pro ilia sabla koloro. Pro tio estas pli videblaj flugantaj.

    Referenco kaj taksonomia noto[redakti | redakti fonton]

    Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2

    Tiu teksto konsideras la orientan afrikan formon littoralis kiel raso de Ruĝa kurulo pli ol raso de Kurbirdo. Kelkaj fakuloj siavice konsideras la kurulojn nome Ruĝa kurulo kaj la Kurbirdo kiel samspeciaj.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]