Glareolo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Hela glareolo Glareola lactea
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La glareoloj estas grupo de birdoj kiuj kune kun la kuruloj kaj la krokodilgardulo formas la familion de Glareoledoj.
La genron Glareola enkondukis la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760 kun la Kolumglareolo (Glareola pratincola) kiel la tipa specio.[1][2] La genronomo estas diminutivo de la latina vorto glarea, "gruzo", reference al la tipa nestomedio.[3]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ili havas mallongajn krurojn, tre longajn pintajn flugilojn kaj longajn forkoformajn vostojn.
Ilia plej nekutima eco inter birdoj klasitaj kiel vadbirdoj estas ke ili ĉasas siajn predojn inter insektoj dumfluge kiel hirundedoj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ surgrunde. Iliaj mallongaj bekoj estas adaptiĝo al aera manĝado. Ilia flugo estas rapida kaj gracia kiel tiu de hirundo aŭ ŝterno, per multaj turnoj kaj kirloj por atingi la predon. Ili estas plej aktivaj dum krepusko (vespera kaj matena) kaj ripozas dum la plej varma parto de la tago. Tiu kutimo nepras pro loĝado en tropikaj regionoj.
Kiel la kuruloj, la glareoloj troviĝas en la plej varmaj partoj de la Malnova Mondo, el suda Eŭropo kaj Afriko orienten tra Azio ĝis Aŭstralio. La specioj reproduktiĝantaj en mezvarmaj regionoj estas longdistance migrantoj.
La ino demetas du ĝis kvar ovojn en surgrunda trueto.
La Aŭstralia glareolo, la ununura specio kiu ne estas en la genro Glareola, estas pli surtera ol la aliaj glareoloj kaj povas esti intermeza inter tiu grupo kaj la kuruloj. La vorto Glareolo estas uzata ankaŭ por la plej komuna Glareolo en Eŭrazio, tio estas la Kolumglareolo, Glareola pratincola.
Listo de specioj
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralia glareolo, Stiltia isabella
- Kolumglareolo, Glareola pratincola
- Orienta glareolo, Glareola maldivarum
- Stepglareolo aŭ Nigraflugila glareolo, Glareola nordmanni
- Madagaskara glareolo, Glareola ocularis
- Roka glareolo, Glareola nuchalis
- Griza glareolo, Glareola cinerea
- Hela glareolo, Glareola lactea
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche.
- ↑ (1934) Check-list of Birds of the World 2. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
|