Hela glareolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hela glareolo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Glareola Glareola
Specio: Hela glareolo Glareola lactea
Temminck 1820
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hela glareoloMalgranda glareolo (Glareola lactea), estas eta vadbirdo de la familio de glareoloj nome Glareoledoj el la ordo de Karadrioformaj.

La hela glareolo estas loĝanta birdo kiu reproduktiĝas en Barato, okcidenta Pakistano kaj sudorienta Azio. Ĝi reproduktiĝas en ŝtonetaj aŭ sablaj bordoj de riveroj, kie la ino demetas 2-4 ovojn en grunda truo. Reproduktaj zonoj inkludas etajn regionojn de norda Karnataka kaj norda Kerala ĉe Kannur.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas nur 165-185 cm longa, kun enverguro de 150-160 cm. Pro ties malgrando la hela glareolo konfuziĝas dumfluge iome kun hirundojhirundinidae.

Temas pri vadbirdo de tre specifa konturo. La Hela glareolo havas mallongajn krurojn, longajn pintajn flugilojn kaj mallongajn forkoformajn vostojn. Ili havas mallongajn bekojn kio estas adaptiĝo al aera manĝado; pli precize la beko estas mallonga, dika ĉebaze kaj meze kaj tre akrapinta subenkurvita; krome ĝi estas nigra, kaj iomete ruĝa en komenco de ambaŭ makzeloj. La kapo, dorso kaj la flugiloj estas grizaj. La ventro kaj la pugo estas blankaj. La gorĝo kaj iome la brusto havas foje flavecajn nuancojn. Videblas nigra strieto el la beko ĝis la nigra okulo. La kruroj estas nigrecaj. Surgrunde tiu birdo estas gracie preskaŭ unukolora helgriza; de tie la nomo kaj ankaŭ la scienca latinlingva nomo (lactea, lakta).

La flugiloj estas grizaj supre kun nigraj pintoj kaj nigroblankaj strietoj en malantaŭa bordo; sube estas ĉefe nigraj. La vosto estas blanka kun nigra fina trianglo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ties plej nekutima eco inter birdoj klasitaj kiel vadbirdoj estas ke ili ĉasas ties predojn inter insektoj dumfluge kiel hirundedoj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ surplanke per rapida kurado. Ties mallongaj bekoj estas adaptiĝo al aera manĝado.

La ino demetas 2-4 ovojn en grunda truo.

Tiuj estas birdoj de malferma kamparo kaj estas vidataj ofte apud akvo vespere gvatantaj insektojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]