Dániel Pázmány
Dániel Pázmány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de aprilo 1836 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Csallóközaranyos |
Morto | la 1-an de februaro 1916 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Szentes |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | instruisto notario kalvinana pastro arkivisto |
Dániel Pázmány [pAzmAnj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pázmány Dániel estis hungara kalvinana pastro, instruisto, notario, arkivisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szilasi kaj laki [silaŝi].
Dániel Pázmány[1][2] naskiĝis la 1-an de aprilo 1836 en Csallóközaranyos (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Zlatná na Ostrove en Slovakio), li mortis la 1-an de februaro 1916 en Szentes.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dániel Pázmány frekventis mezlernejojn en Pozono kaj Pápa, poste li akiris diplomon en kalvinana teologia akademio en Pápa. Inter 1859–1865 li estis lernejestro en Kenese, poste li akiris pastoran licencon kaj estis kalvinana pastro en Komárom kaj Csilizradvány. En 1870 li akiris ekonomian diplomon en Karlsruhe, post 2 jaroj li havis ekonomian postenon. Inter 1875—1886 li estis notario en pluraj lokoj, inter 1885–1914 arkivisto en Szentes, poste li pensiuliĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Jegyzetek Svájczról (1871)
- Nyitramegyei gazdasági egyesület (1873)
- A mezőgazda általános tulajdonságai (1874)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM150438/fe1f2a2c-81ea-4d4e-a73e-7789a821f208/solr/0/24/0/2/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM283827/fe1f2a2c-81ea-4d4e-a73e-7789a821f208/solr/0/24/1/2/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo