Daĝan Ĥano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daĝan Ĥano
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1471 (1471-11-30)
en Mongolio
Morto 30-an de novembro 1516 (1516-11-30) (45-jaraĝa)
en Mongolio
Lingvoj mongola
Ŝtataneco Norda Juano
Familio
Patro Bayanmönkh Jonon
Edz(in)o Manduĥaj Ĥatun
Infanoj Turbolad • Bars Bolud Jinong • Gersenji Khongtaiji of the Jalayir • Alchbold • Ulsbold • Arsbold • Ochirbold • Arbold • Chin Taij • Ger od • Gerbold
Okupo
Okupo militisto
vdr

Daĝan Ĥano, literumita ankaŭ Dayan Khan (mongole Даян Хаан; Mongola skribmaniero: ᠳᠠᠶᠠᠨ ᠬᠠᠭᠠᠨ; en tradicia ĉina 達延汗), denaske Batumöngke (mongole Батмөнх; en tradicia ĉina 巴圖蒙克), estis ĥagano de la Nordĝuana dinastio, reganta el 1479 ĝis 1517. Dum sia regado, li reunuigis la mongolojn sub la hegemonio de Borĝigin. Lia reganta titolo, "Daĝan", signifas la "Longdaŭran" en mongola lingvo ĉar li estis la plej longdaŭra reganta ĥano de la mongoloj.

Daĝan Ĥano kaj lia reĝino, Manduĥaj, eliminis la povon de la Oiratoj kaj abolis la sistemon taiŝi uzitan kaj de lokaj kaj de eksterlandaj militsenjoroj. La venko de Daĝan Ĥano en Dalan Tergin reunuigis la mongolojn kaj solidigis sian identecon kiel as Ĉing-gisidoj. Lia decido dividi la ses tumenojn de Orienta Mongolio kiel feŭdoj por ke liaj filoj kreu decentrigitan, sed stabilan regadon de Borĝigin sur la Mongola Altebenaĵo dum unu jarcento.