Daitoa troglodito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Daitoa troglodito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Troglodytes
Specio: T. troglodytes orii
Troglodytes troglodytes orii
(Yamashina, 1938)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EX eo.svg
Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Daitoa troglodito (Troglodytes troglodytes orii) estas polemika subspecio de la Vintra troglodito. Ĝi estas konata nur pro la tipa specimeno, nome masklo kolektita en 1938 ĉe Minami Daitō-jima, la ĉefa insulo de la Daitoa Insularo oriente de Okinavo. Yamashina priskribis la birdon kiel novan subspecion post kompari ĝin kun 114 specimenoj el ĉirkaŭaj areoj kaj laŭ la impreso, ke la Vintra troglodito estas loĝanta birdo, ne kapabla foriri longajn distancojn. La scienca nomo honoras la kolektinton de la specimeno nome Hyojiri Orii.

Tamen, oni ĵus trovis disperditajn vintrajn trogloditojn en insuloj Yonaguni kaj Okinavo. Tiele oni starigis hipotezon, ke la Daitoa birdo estis ĝuste disperdita ekzemplero el la populacioj de la subspecio de Honŝu (T. t. fumigatus), de Yakuŝima/Tanegaŝima (T. t. ogawae) aŭ de insuloj Izuoj (T. t. mosukei) (Vaurie, 1955). Ĉar la specimeno ankoraŭ ekzistas (Kolekto de la Instituto de Ornitologio Yamashina No. 25476), eblus solvi ties statuson pere de analizoj de DNA. Certe multaj birdopopulacioj en insuloj sude de Japanio formortiĝis en la malfruaj 1930-aj jaroj kiam kaj civilaj kaj militistaj konstruaĵoj detruis grandajn kvantjn de habitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Vaurie, Charles (1955): Systematic notes on Palearctic birds. No. 16, Troglodytinae, Cinclidae, and Prunellidae. American Museum novitates 1751: 1-25. PDF plena teksto
  • Yamashina, Yoshimaro (1938): A New Subspecies of Troglodytes troglodytes from the Borodino Islands. Tori 10: 227-228.