Daibutsu
Dajbucu (japane: 大仏, malnova skribmaniero: 大佛) signifas grandan budhon.
Diversgrandaj japanaj budho-statuoj estas tiel nomitaj, inter ili:
- statuo en la sanktejo Asuka-dera en la vilaĝo Asuka, Gubernio Nara; ĝi estas la plej malnova granda budho-statuo de Japanio, kies krejaro estas konata: 609.
- statuo en la sanktejo Todaj-ĝi en Nara, 16,2 metrojn alta, finverkita en la jaro 751. Tiu statuo estas la plej granda statuo de sida budho en Japanio.
- statuo en la sanktejo Kōtoku-in en Kamakura, 13,3 metrojn alta, starigita en 1252. Ĝi prezentas budhon Amitabha.
- statuo en Takaoka, entute 15,8 metrojn alta, sed la budho mem estas nur ĉirkaŭ duonon alta.
- Ŝoŭa Dajbucu en la sanktejo Sejrju-ĝi en Aomori, prezento de Guanjin.
- Hjogo Dajbucu en la sanktejo Hoŝakuzan Nofuku-ĝi (宝積山 能福寺) de la kvartalo Hjogo-ku en la urbo Kobe.
- Hotej Dajbucu en Konan, Gubernio Ajĉi.
- Uŝiku Dajbucu en Uŝiku, ĉirkaŭ 100 metrojn alta, finverkita en 1995. Tiu statuo de budho Amitabha estas la en la mondo plej alta budho-statuo.
- Takaoka Dajbucu en Takaoka.
Fotogalerio
-
Dajbucu en Asuka-dera
-
Daibutsu en Kotoku-in
-
Dajbucu en Sejrju-ĝi
-
Hjogo Dajbucu en Hoŝakuzan Nofuku-ĝi, bildo el 1944 (Ŝoŭa 19)
-
Dajbucu en Hoŝakuzan Nofuku-ĝi
-
Dajbucu en Konan
-
Dajbucu en Uŝiku
-
Dajbucu en Takaoka