Dalida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalida
Dalida en 1954
Dalida en 1954
Bazaj informoj
Naskonomo Yolanda Christina Gigliotti
Naskiĝo 17-an de januaro 1933 (1933-01-17)
en Kairo,  Egipta Reĝlando
Morto 3-an de majo 1987 (1987-05-03) (54-jaraĝa)
en 18-a arondismento de Parizo,  Francio
Edz(in)o Lucien Morisse
Ĝenroj Ŝansono, Klasika muziko, Popmuziko, Populara muziko, Diskoteka muziko, Franca araba muziko, Monda muziko
Profesio kantistino, aktorino
Instrumentoj voĉa muziko
Aktivaj jaroj 1956 - 1987
Eldoninto Barclay (1956-1977)
Carerre (1978–1987)
Parencaj
temoj
Alain Delon
Retejo www.dalida.com
vdr

Dalida (17-a de januaro 1933 en Kairo - 2-a de majo 1987 per memmortigo en Parizo), estis fama franca kantistino.

Ŝia vera nomo estas Yolanda GIGLIOTTI. Ŝi naskiĝis en Egipto(1) en malriĉa itala familio, kaj ŝi komencis sian karieron kiel kino-aktorino en Egiptaj filmoj (Kaj la strangeco de destino igis, ke ŝi finis sian karieron kiel denove film-aktorino plenumante neforgeseblan rolon tute malsimila al ŝia vivdaŭra « bildo » en tragika filmo de Jussef Chahine (Jusef Ŝahin) « La sesa tago ». en jaro 1986.)

La 24-a de decembro 1954 ŝi aviadis al Francio kaj iĝis kantistino. Ŝia unua famiga sukceso estis « Bambino » en 1956. Ŝi estis populara kantistino, unue kun itala tipo kaj nigra hararo, pli poste pli pompastile, holivuda, kun ŝikegaj roboj kaj longaj blondaj haroj. Ŝi kantis multajn sukcesivajn kanzonojn leĝerajn, priamajn, kelkaj pli kortuŝaj.

Ŝi estis elfavorita de la fameco, de la riĉeco, amata de ŝiaj proksimuloj kaj de la publiko, sed dume per ŝajna paradokso sola virino. Tri el ŝiaj laŭvicaj karuloj memmortigis sin, kaj ŝi finfine kredigis sin, ke ŝi malbonŝancigis al la aliaj. En la jaro 1967 post la sinmortigo de tia unua en San Remo, ankaŭ ŝi provis memmortigi sin (laŭ la sama aranĝo kiun ŝi sekvis en 1986…), sed estis apenaŭ savita. Precipe ŝi ege suferis pro ne povi naski infanon. Longtempe ŝi sukcesis kaŝi la plorojn, sed finfine « tio estas tiom laciga ŝajnigi feliĉon ».

Oni priskribis ŝian finon tiel :

Ŝi reordigis la loĝejon. Ŝi sin vestis per blanksilka negliĝo. Ŝi zorge glutis po malgrandaj manplenoj la pilolojn… Poste ŝi skribis kelkajn vortojn sur blankan kartonon: « Vivo estas al mi neeltenebla. Pardonu min. »

Ŝia funebra ceremonio allogis multege da admirantoj, kiuj atendis laŭlonge de la stratoj kondukantaj al la preĝejo de jam pluraj horoj antaŭ la horo de la funebra meso, kiun ĉeestis ankaŭ multaj famuloj. Ŝi nun ripozas en la pariza tombejo de Montmartre.

Eksteraj ligiloj


(1) ŝi foje kantis kanzonon en la araba lingvo dediĉitan al sia nasklando :