Dalma Benedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalma Benedek
Dalma Benedek
Dalma Benedek
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1982 (1982-02-21) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraserba
Ŝtataneco HungarioSerbio
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Dalma Benedek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek Dalma estas hungara-serba kajakisto, olimpiano, mondĉampiono. Ŝia geedziĝa nomo estis Dalma Ružičić-Benedek, serbe Далма Ружичић-Бенедек.

Dalma Benedek[1] naskiĝis la 21-an de februaro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dalma Benedek inter 1992-2017 estis kajakisto, komence en la centra sporta lernejo en Budapeŝto, inter 2001-2008 en Dunaújváros, inter 2008-2012 en Budapeŝto, fine en Belgrado. Ŝi estis hungara ĉampiono naŭfoje individue aŭ teame inter 2003-2012. En mondĉampionumoj ŝi estis la unua sepfoje inter 2003-2011 individue aŭ teame, krome en eŭropaj ĉampionumoj ŝi estis la unua dekfoje inter 2004-2008 same individue aŭ teame. Ŝiaj plej konataj trejnistoj estis Katalin Rozsnyói kaj Erika Géczi. En 2012 depost malsukcesoj kvalifiki por Olimpikoj ŝi decidis konkuri sub flago de Serbio, lando de ŝia edzo, ankaŭ persona trejnisto Dušan Ružičić [duŝan ruĵiĉitj]. En pliaj mondĉampionumoj ŝi estis la dua kaj tria en 2014 kaj 2015, krome en eŭropaj ĉampionumoj ŝi estis la unua trifoje en 2013 kaj 2016 same individue aŭ teame. Ŝi estis serba olimpiano en Serbio en la Somera Olimpiko 2016 sen medalo. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2017, poste ŝi estis televida ĵurnalisto en Budapeŝto. Ŝi naskis filon en 2019.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]