Daly City (en Esperanto eble "Dalyurbo") estas grandurbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtatoKalifornio, en la okcidenta parto de Nordameriko, kaj estas la administra centro de la kantono San Mateo], kiu nomiĝas laŭ historia hispana kristanisma misiejo, dediĉita al la kristana sanktulo Mateo. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 104 901 loĝantoj sur areo de 19,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 301 loĝantoj/km².
Jam antaŭ jarmiloj indianoj vivis en tiu areo. En 1769hispanaj koloniistoj esploris la regionon. En 1776 ili fondis mision en la proksimeco. En la 1830-aj jaroj meksikanoj komencis fondi bienojn. Post 2 jardekoj usonanoj alvenis al la bineoj, ja ili estis jam usona landparto. En 1906 granda sismo okazis, multe da rifuĝintoj alvenis el San Francisco, tien, kie la terposedanto estis John Daly. Li donacis al la rifuĝintoj laktojn kaj aliajn manĝaĵojn. Kelkaj restis plu ĉi tie. Urbeto formiĝis en 1911, kiu estis nomita honore de al terposedanto John Daly. En 1957 denove sismo okazis. En 1972BART (fervojo) malfermiĝis.
Loĝantoj de Dalyurbo uzas la proksiman internacian flughavenon de San Francisco. El la urbego aŭtoŝoseoj kaj fervojoj kuras al San Francisco kaj San Jose.