Dalyurbo
Dalyurbo, origine angle Daly City estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Mateo.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 37° 41′ N 122° 28′ U / 37.683 °N, 122.467 °U (mapo)Koordinatoj: 37° 41′ N 122° 28′ U / 37.683 °N, 122.467 °U (mapo)
- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 101.123 (en 2010)
- Supermara alteco: 57 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 94013-94017
- Telefonkodoj: 415,650
Geografio
Dalyurbo situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato inter Pacifiko kaj Golfo de San-Francisko tuj sude de San Francisco (8 km).
Historio
Jam antaŭ jarmiloj indianoj vivis en tiu areo. En 1769 hispanaj koloniistoj esploris la regionon. En 1776 ili fondis mision en la proksimeco. En la 1830-aj jaroj meksikanoj komencis fondi bienojn. Post 2 jardekoj usonanoj alvenis al la bineoj, ja ili estis jam usona landparto. En 1906 granda sismo okazis, multe da rifuĝintoj alvenis el San Francisco, tien, kie la terposedanto estis John Daly. Li donacis al la rifuĝintoj laktojn kaj aliajn manĝaĵojn. Kelkaj restis plu ĉi tie. Urbeto formiĝis en 1911, kiu estis nomita honore de al terposedanto John Daly. En 1957 denove sismo okazis. En 1972 BART (fervojo) malfermiĝis.
Trafiko
Loĝantoj de Dalyurbo uzas la proksiman internacian flughavenon de San Francisco. El la urbego aŭtoŝoseoj kaj fervojoj kuras al San Francisco kaj San Jose.
Ĝemelurboj
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio