Daniel Moirand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Moirand
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1941 (1941-01-01)
Morto 1-an de januaro 2019 (2019-01-01) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Kovrilo de la krimromano Murdo en Esperantujo

Daniel Moirand (1941-2019) estis franca instruisto de la rusa lingvo kaj Esperanto-verkisto, -tradukisto kaj -gramatikisto.

Moirand verkis krimromanon originale en Esperanto kies titolo estas Murdo en Esperantujo (1988). Li tradukis la Libron de la Mirindaĵoj de Marko Polo (2001). Li ankaŭ verkis 331-paĝan libron pri la Esperanta akuzativo (1990).

Komence de 2010 aperis lia traduko de La grafo de Montekristo (france Le Comte de Monte-Cristo), aventura romano de Alexandre Dumas (1844-1846), en du volumoj.

Lastatempe li prezidis la lokan grupon de aiksaj esperantistoj kaj gvidis Esperanto-staĝojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]